Saint Charles (Misurio)
Saint Charles | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono kantona sidejo ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 63301 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 70 493 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 113 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 47′ N, 90° 31′ U (mapo)38.788611111111-90.511666666667Koordinatoj: 38° 47′ N, 90° 31′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 165 m [+] | ||||
Areo | 63,32 km² | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Saint Charles - prononco [sejnt ĈARLZ] - estas urbo de Misurio, subŝtato de Usono. Ĝi situas 30 kilometrojn nordokcidente de Sankta Luiso en ties metropola areo kaj estas la ĉefurbo de samnoma kantono Saint Charles. Laŭ la censo (popolnombrado) de aprilo 2020, la urbo havis 70 493 loĝantojn[1] sur areo de 63,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 113 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun la nekorpigita komunumo Orchard Farm nordoriente, kun la najbaraj komunumoj Bridgeton (Misurio) kaj Earth City, aliflanke de la rivero Misuro, oriente kaj sude, kaj aldone ĉi-flanke de la rivero Saint Peters okcidente - norde estas vasta verdejo, meze de kiu fluas la rivero Misuro, kaj aliflanke de la rivero jam estas la najbara subŝtato Ilinojso.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La urbo ricevis sian anglalingvan nomon paralele al la usona kantono Saint Charles ("Sankta Karlo"), laŭ la iama hispana distrikto San Carlos, tiam nomita laŭ Karlo Boromeo (1538-1584), sanktulo de la Romkatolika Eklezio.
La urbo Sankta Karlo estis la unua ĉefurbo de la ŝtato Misurio kaj daŭre estas hejmo de la "Unua Ŝtata Kapitolo" (First State Capitol).

Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj de Saint Charles estas
ekde 1995 Ludwigsburg en Germanio