Sajid Kutb
Sajid Kutb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | سَيِّد قُطْب إِبْرَاهِيم حُسَيْن الشَّاذِلِيّ |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1906 en Musha |
Morto | 29-an de aŭgusto 1966 (59-jaraĝa) en Kairo |
Mortokialo | Pendumo |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Egiptio |
Alma mater | Universitato de Kairo Universitato de Norda Kolorado |
Familio | |
Frat(in)oj | Muhammad Qutb (en) , Hamida Qutb (en) kaj Amineh Qutb (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto poeto verkisto de nefikcio ĵurnalisto verkisto filozofo revoluciulo |
Verkoj | Milestones Fi Zilal al-Quran The Future of This Religion The Characteristics and Values of Islamic Conduct Artistic Imagery in the Qur'an Scenes of Resurrection in the Qur’an Q19417129 |
Sajid KUTB, ankaŭ latinliterigita Sayyid Qutb, arabe سيد قطب, [Sajjid Kutb] (1906 - 1966) estis islama pensinto el Egiptio, gvida membro de la organizaĵo Fratoj-Islamanoj, kiu grave influis la fundamentalismon de sunaismo. Li estis malliberigita en koncentrejo dum 15 jaroj kaj tiam li estis mortigita de Nasser kiel politika malamiko en 1966.
Komence, Kutb kredis, ke ia speco de islama demokratio estas ebla kaj dezirinda. Sed sub la rego de Nasser, kiu kruele kaj sange altrudis socialismon al Egiptio, Kutb konkludis, ke islamo kaj modernismo ne povas vivi kune. La Okcidento ne estas la nura aŭ eĉ la ĉefa minaco al islamo, sed ankaŭ la modernistaj registaroj de la islama mondo. Li komparis Nasseron al la idolanoj de Mekao en la tempo de Mohameto. Laŭ Kutb, Nasser ja estis islamano en vortoj, sed ne agoj.
Laŭ Kutb, islamano devas rezisti, eĉ ĝis sango, kontraŭ tiaj registaroj. Sed lia interpretado de islamo, religio, kiu delonge toleris tiranecon, estis nova.
Postmorte li aparte influis la politikan konceptaron de Osama Bin-Laden kaj de la Taliboj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.youngmuslims.ca/online_library/books/milestones/hold/index_2.asp Arkivigite je 2007-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20031005151059/http://members.cox.net/slsturgi3/PhilosopherOfIslamicTerror.htm
- http://www.guardian.co.uk/g2/story/0,3604,584478,00.html
- http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=1253796