Salacca zalacca
salako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Salacca zalacca (Gaertn.) Voss | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Salacca zalacca, salakpalmo aŭ salako devenas de la indoneziaj insuloj Sumatro kaj Javo, kie ĝi kreskas en la densjoj sur malsekaj, marĉaj grundoj. Pro siaj manĝeblaj fruktoj ĝi estas kultivata en multaj landoj. Ĝi esta sentiva je malvarmo kaj kreskas bone nur en la tropikoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La salakpalmo kreskas ĝis ses m. La folioj estas pinataj kaj kreskas verticile kaj atingas longecon de 60 cm. La supra folisurfaco estas brile verda, la malsupra blankece verda. La supragrundaj partoj estas kovritaj de akraj pikiloj. La planto estas dioika kaj la floro situas tuj super la grundo kovrita de la folioj. La planto disvastigas sin pere de subgrundaj disbranĉantaj rizomoj kaj formas grandajn kaj densajn horstojn
Frukto
[redakti | redakti fonton]La fruktoj estas ov- aŭ pirformaj kaj brunaj ĝis ruĝaj. La fruktŝelo brilas kaj estas skvama kaj aspektas kiel haŭto de serpento. La fruktkarno estas helflava aŭ rozkolora dividita en du ĝis kvar segmentoj. La nemanĝeblaj kernoj en la mezo de la fruktkarno estas brunaj ĝis nigraj. La gusto simila al tiu de piro, liĉio kaj jakvo. La fruktoj estas ofertataj sur lokaj foiroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- David Jones: Palmen. Könemann, Köln, 2000, ISBN 3-8290-4889-0