Salamandreto
Aspekto
Salamandreto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Arealo de Salamandrina perspicillata en ruĝo kaj de Salamandrina terdigitata en verdo.
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Salamandrina Fitzinger, 1826 (esperante: Salamandreto, rekte el la scienca nomo, aŭ Salamandr(et)o okulvitra[1]) estas genro de vostohavaj amfibioj de la sama familio kiel la Salamandro.[2]
Ĝi enhavas nur du speciojn:[2]
- Salamandrina terdigitata (Savi, 1821)
- Salamandrina perspicillata (Bonnaterre, 1789)
Ambaŭ specioj (kiuj estas tre similaj kaj estis ĝis 2005 nur unu specio) estas endemiaj de la okcidenta itala duoninsulo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kelkaj naciaj lingvoj uzas la vorton por "eta salamandro" (itale: salamandrina dagli occhiali, france: salamandrine à lunettes), aliaj por "salamandro" (angle spectacle salamander, germane Brillensalamander, pole salamandra okularowa).
- ↑ 2,0 2,1 . Salamandrina Fitzinger, 1826 (angle). Amphibian Species of the World: an online reference. Version 6. The American Museum of Natural History (2014). Alirita 2015.11.29.