Saltu al enhavo

Salamaua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salamaua
setlejo
duoninsulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 7° 2′ S, 147° 4′ O (mapo)-7.0333333333333147.06666666667Koordinatoj: 7° 2′ S, 147° 4′ O (mapo) [+]
Salamaua (Papuo-Nov-Gvineo)
Salamaua (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Situo de Salamaua

Map

vdr
Provinco Morobe, kies ĉefurbo estas Lae.

Salamaua (en germana: Samoahafen) estis malgranda urbo en la nordorienta marbordo de Papuo-Novgvineo, parto de la provinco Morobe. La setlejo estis konstruita sur minora istmo inter la marbordo kun montoj interne kaj kabeto. La plej proksima urbo estas Lae, atingebla nur per boato tra la golfo.

La urbo estis kaptita de la japanoj la 8an de Marto 1942 dum la Dua Mondmilito kaj poste rekaptita de fortoj el Aŭstralio kaj Usono estritaj de la Generalo Douglas MacArthur la 11an de Septembro 1943 dum la kampanjo Salamaua-Lae. Dum la reokupado la urbo estis detruita. Nuntempe la vilaĝoj Kela kaj Lagi okupas la lokon, kun feridomoj kiuj estas posedataj ĉefe de eksterlandanoj kun bazo en Lae.