Saltu al enhavo

Fortika ŝoreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Salarbo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fortika ŝoreo
Shorea robusta
Shorea robusta
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Dipterokarpacoj Dipterocarpaceae
Subfamilio: Dipterocarpoideae
Genro: Ŝoreo Shorea
Shorea robusta
Roth
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La fortika ŝoreo[noto 1] (Shorea robusta) apartenas al la familio de la dusamaraj kreskaĵoj (dipterokarpacoj). Lokaj nomoj en Barato estas interalie: Ral, Salwa, Sakhu, Sakher, Shal, Kandar kaj Sakwa.

Estas orientalisa arbospecio kiu kreskas rekte ĝis alteco de 35 metroj. Ĝi atingas aĝon de 100 jaroj kaj ĝia ligno estas dura.

Disvastiĝo kaj priskribo

[redakti | redakti fonton]
Novaj folioj kun floraj burĝonoj en Jayanti en Tigro-Rezervejo Buksa , Jalpajguri-Distrikto, Okcidenta Bengalujo, Barato.

Fortika ŝoreo estas indiĝena en la Hinda subkontinento, etendiĝante sude de Himalajo, ekde Birmo oriente ĝis Nepalo, Barato kaj Bangladeŝo. En Nepalo, ĝi plejofte troviĝas en la teraja regiono de oriento al okcidento, speciale, en Ŝivalik-Montetoj en la subtropik-klimata zono. Estas multaj protektitaj areoj, kiel Nacia Parko Ĉitvan, Nacia Parko Bardia, Nacia Parko Ŝukla Phat k.t.p. , kie troviĝas densaj arbaroj de altaj fortikaj ŝoreoj. Ĝi ankaŭ troviĝas en la malataĵa zono de la montetoj kaj en interna Terajo. En Barato, ĝi etendiĝas ekde Asamo, Bengalujo, Oriso kaj Ĝharkhando okcidente al Ŝivalik-Montetoj en Harjano, oriente de Jamuna-Rivero. La arealo ankaŭ etendiĝas tra Orientaj Ghatoj kaj tra la orienta Vindhya- kaj Satpura-Montaroj de centra Barato. Ĝi ofte estas la superreganta arbo en arbaroj kie ĝi troviĝas.

Ekoregione oni trovas fortikan ŝoreon interalie en la barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, la ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj, la himalajaj subtropikaj foliarbaroj, la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo kaj la orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj

Fortika ŝoreo mezrapide al malrapide kreskadas, kaj povas atingi altecojn de 30 al 35 metroj kaj trunkodiametrojn ĝis 2m – 2,5m. La folioj longas 10-25 cm kaj larĝas 5-15 cm. En pli humidaj areoj, ĝi estas ĉiamverda ; en pli sekaj areoj ĝi estas sek-sezona decidua, faligante plimulton da folioj inter februaro kaj aprilo, ekfoliante denove en april kaj majo.

Religia signifo

[redakti | redakti fonton]
Reĝino Maja naskinta Budhon.

En la hinduisma tradicio, la fortika ŝoreo estas konsiderata esti favorata de Viŝnuo[1]. Ĝia nomo ŝala, ŝaalsal, estiĝis el la Sanskrito; aliaj nomoj en la Sanskrito estas aŝvakarna, ĉiraparna kaj sarja, inter multaj aliaj [2].

Oni ofte reciproke konfuzas fortikan ŝoreon kaj saraca asoca (fabacoj) en la antikva literaturo de Hindujo.

En budhisma tradicio, estas dirite ke Reĝino Maja naskis sian filon Siddhartha Gautama sub fortika ŝoreo aŭ sub Saraca asoca en ĝardeno en Lumbini, en suda Nepalo, kiam ŝi tenis branĉon. Dum tiu okazis, Reĝino Maja estis survoje por naski lin en ties ava reĝejo. Ankaŭ estas dirite ke kvar fortik-ŝoreaj duopoj da arboj, kreskantaj ĉirkaŭ la lito de Budho, subite estiĝis blankaj kiam li mortis.

Ekzistas kutima dekora elemento de hinduisma skulptarto kiu originis en jakŝini (hinda virina mita estaĵo) tenanta la branĉon de floranta arbo dum metado piedon sur ties radikoj [3]. Tiu dekora elemento estis integrita en hind-templan arkitekturon kiel salabhanjika aŭ "fortik-ŝorea virgulino", kvankam ne estas klare se temas pri Shorea robustaSaraca asoca [4].

En Katmandu-Valo, troveblas nepal-pagodaj arkitekturaĵoj kun tre riĉaj ligno-skulptaĵoj, kaj plimulto de la temploj, kiel la Niatapol-Templo, estas kunstruitaj surbaze de fortik-ŝorea ligno.

La ligno estas malfacile prilaborebla sed havas grandan ekonomian valoron en la konstruado pro ĝia dureco. Fortika ŝoreo estas unu el la plej gravaj fontoj de malmola durligna konstruligno en Barato, kun kruda lignoteksturo kiu estas hel-kolora ĵus post hakado, sed ĝi estiĝas malhele bruna kiam ĝi estas elmetita. La ligno estas rezineca kaj longdaŭra, kaj estas aprezita por konstruado, kvankam ne multe apta al glatigado kaj polurado. La ligno speciale taŭgas por enkadrigo de pordoj kaj fenestroj.

La sekaj fortik-ŝoreaj folioj estas ĉefa resurso por produkti foliajn pladon kaj bovlojn en norda kaj orienta Barato. La folioj ankaŭ freŝe uziĝas por surtabligi preparitan paan (betelaj preparaĵoj) kaj manĝetoj kiel boligita Vigna mungo (fabacoj), panipuri, k.t.p.. La uzitaj folioj/pladoj tuj manĝiĝas per kaproj kaj brutaro kiuj libere vagadas en la stratoj. Tial la arbo protektis nordan Baraton kontraŭ torento da polistireno kaj plastaj pladoj kiuj estus kaŭzintaj timigan poluadon. En suda Barato freŝaj bananujofolioj estas uzitaj anstataŭe.

Fortik-ŝorea rezino, ṛla en Sanskrito, estas uzata por kalfatri plankojn kaj kiel adstringanto en ajurveda medicino. Ĝi ankaŭ estas bruligita kiel incenso en hinduismaj ceremonioj, kaj fortik-ŝoreaj semoj kaj fruktoj estas resurso de lampo-oleo kaj vegetala graso.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Ne ŝajnas rekomendeble traduki la specionomon Esperanten kiel "salarbo", ĉar ĝi neniel rilatas al salo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sacred trees
  2. Ayurveda Shaal. Arkivita el la originalo je 2012-02-24. Alirita 2012-05-25 .
  3. germane Buddhistische Bilderwelt: Hans Wolfgang Schumann, Ein ikonographisches Handbuch des Mahayana- und Tantrayana-Buddhismus. Eugen Diederichs Verlag. Cologne. ISBN 3-424-00897-4, ISBN 978-3-424-00897-5
  4. germane Eckard Schleberger, Die indische Götterwelt. Gestalt, Ausdruck und Sinnbild Eugen Diederich Verlag. Cologne. ISBN 3-424-00898-2, ISBN 978-3-424-00898-2

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]