Sali Bashota
Aspekto
Sali Bashota | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1959 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | albana • serba |
Ŝtataneco | Serbio kaj Montenegro ![]() |
Alma mater | Universitato de Priŝtino Universitato de Priŝtino ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto filologo literaturkritikisto redaktoro ![]() |
Sali Bashota (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1959 en Klina, Kosovo) estas albana poeto, verkisto kaj literaturrecenzisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sali Bashota kompletigis sian bazlernejan edukadon en Malishëva en Kosovo, studentiĝis en 1988 ĉe la Universitato de Priŝtino kaj estis dungita kiel preleganto en la sama universitato. Li estis redaktisto de periodaĵo antaŭ ol esti nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko de Kosovo en 2003. Li estas ĉefredaktoro de la literatura revuo "Jeta e re"
Poemaroj
[redakti | redakti fonton]Liaj poemoj estis tradukitaj en la rumanan, la germanan, la anglan kaj Esperanto.
Traduko al Esperanto
[redakti | redakti fonton]"La ŝtono de la amo" (albana originalo 'Guri I Dashurise'), eld. Kava-Pech, 2017, 250 paĝoj.
Poemoj en la albana
[redakti | redakti fonton]- Albumi i grisur (La ŝvelinta albumo), Pristina 1986
- Zogu me vjeshte profile, Pristina 1989
- Plagome, Pristina, 1994
- Dalje nga trishimi (Eskapo de Timo), Pristina 1999
- Ndiz dritën magjike (Lumo de la magia lampo. Selektado de Poezio), Pristina 2002
- Bukuri i nëmur (La Mizera Belulino), Pristina 2006
- Jetë me vdekje (Vivo kun morto), Tirano 2006
- Dhembje e bekuar: 333 poezio, Tirano 2013
- Në fillim ishte Drita, Pristina 2017
Prozo
[redakti | redakti fonton]- Ëndrra në parajsë (Sonĝo en Paradizo), red. Rozafa, Pristina 2006.