Salinas de Pisuerga
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salinas de Pisuerga (stacidomo). |
Salinas de Pisuerga | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34830 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 312 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 51′ N, 4° 23′ U (mapo)42.848611111111-4.3780555555556Koordinatoj: 42° 51′ N, 4° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 947 m [+] | ||
Areo | 21,2 km² (2 120 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salinas de Pisuerga [+] | |||
Salinas de Pisuerga [saLInas depiSŬERga] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La loknomo Salinas de Pisuerga estas komprenebla etimologie kiel Salejoj de Pisuerga, alude al la trafluanta rivero Pisuerga.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 311 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 (la duonon) el la 1990-aj jaroj. Ĝi distas 110 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipo havas tri kvartalojn: nome Barrio de Abajo (Malsupra), Barrio de Enmedio (Meza) kaj Barrio de la Calleja (de la Strateto). La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn Monasterio, Renedo de Zalima kaj San Mamés de Zalima.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de antaŭromia setlejo de kantabroj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.