Salvator-Preĝejo (Nagykapornak)
Paroĥa Salvator-Preĝejo | |
---|---|
Paroĥa Salvator-Preĝejo en Nagykapornak
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykapornak |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Zala |
diocezo | Veszprém |
dekanujo | Zalaszentgrót |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 30 m |
Larĝo | 14 m |
Alto | 13 m (interne la navo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Salvator-Preĝejo kun abatejo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagykapornak.
Historio
[redakti | redakti fonton]La monaĥejo fondiĝis en nekonata tempo, kelkaj opinias, ke tio okazis en mezo de la 12-a jarcento. La monaĥejo estis signifa en Hungara reĝlando, la konstruaĵo mem estis ankaŭ arĥivo, la kirko havis 3 navojn. Benediktanoj vivis en la monaĥejo. El tiu tempo restis ekzemple fenestro. Antaŭ dominado de turkoj la monaĥejo-preĝejo estis trakonstruita al burgo. La turkoj sieĝis ĝin en 1546, fine okupis kaj detruis ĝin en 1664. Poste nur franciskanoj kaj jezuitoj okupiĝis pri la katolikoj. La preĝejo estis rekonstruita inter 1734 kaj 1779 laŭ baroko, sed restis la ĉefnavo, ambaŭ flankonavoj malaperis. Inter 1720-1725 ĉi tie estis nur filio, la paroĥo refondiĝis en 1735, inter 1911-1950 la jezuitoj servis. En 1862 interna, post 2 jardekoj ekstera renoviĝo okazis. La orgeno ekfunkciis en 1889.
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kirko
[redakti | redakti fonton]La kirko formas unuon sur pinto de monteto. La fasado estas simetria, flanke po unu turoj altiĝas. 3 niĉoj ornamas la fasadon, en la niĉoj situas statuoj pri Sankta Petro, Sankta Paŭlo kaj Pieta. La aktuala enirejo funkcias ĉe la navo. La absido estas duonronda, ankaŭ sakristio aliĝas al la navo. Interne la murpentraĵoj estis pentritaj en 1800.
Monaĥejo
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ aloj de la monaĥejo aliĝas al la preĝejo. La aloj estas parte unuetaĝaj, parte teretaĝaj. Dum la socialismo gemaljunuloj loĝis en la monaĥejo.