Salzburger Volkszeitung
Salzburger Volkszeitung | ||
---|---|---|
periodaĵo | ||
Lando(j) | Aŭstrio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Salzburger Volkszeitung (mallongigo: SVZ) estis ĝis 2014, kun eldonokvanto de nur ĉ. 8500 ekzempleroj, la plej malgranda taggazeto de Aŭstrio. En marto 2005 ĝi venditis fare de la partio Österreichische Volkspartei al la Aistleitner-firmaogrupo el Supra Aŭstrio. Antaŭe temis pri unu el la lastaj partiorganoj de Aŭstrio. Ĝi aperis ĉiutage kaj servis precipe al la loĝantaro de Salcburgo kaj Distrikto Salzburg-Umgebung. SVZ estis kompaniano de la gazetara agentejo Austria Presse Agentur.
Historio
[redakti | redakti fonton]1865 ĝis 1945
[redakti | redakti fonton]Fonditis la gazeto sub la titolo Salzburger Chronik en la jaro 1865-a fare de ekleziuloj romkatolikaj. Ekde 1882 la gazeto estis taggazeto. Post 1900 transprenis la katolika societo presa "Katholischer Preßverein" la eldonoresponson; la ĵurnalo sukcesis konkuri. Ĝia pozicio estis en 1934 kompareble al la loka socialdemokratia organo kiu malpermesitis dum Aŭstrofaŝismo. La nokton inter la 11-a kaj la 12-a de marto 1938 la nazioj sturme prenis la redakciejon ĝuste antaŭ Anschluss. Ĝi alinomitis je Salzburger Zeitung respektive Salzburger Landeszeitung estonte sub nacisocialisma kontrolo ĝis 1945.
Ekde 1945
[redakti | redakti fonton]Post maleksplodo de la Dua mondmilito la menciita katolika presorganizo denove rajtis eldoni sian gazeton. La unua numero estis en la 23.10.1945 kaj ricevis la novan nomon Salzburger Volkszeitung - la mallongigo SVZ tamen ne uzitis antaŭ la 1967-a jaro. En 1968 ĝi kunfandiĝis kun Salzburger Volksboten, la organo de la Porkamparana ligo de ÖVP. La gazeto tiam estis semajngazeto.
En la 3-a de novembro 1971 reekis la taggazeteco - sed la redakcia memstareco estis perdita. Estante parto de gazetringo de konsistanta el tri ÖVP-organetoj, ĝi povis postvivi - kontraŭe al multaj aliaj gazetoj - la komenciĝon de la formorto de la partigazetoj.
Kune kun Kärntner Volkszeitung (Karintio) kaj Tiroler Nachrichten (Tirolo) ĝi produktitis en Klagenfurt. Tiutempe ĉiu ajn manuskripto devis esti unuope transsendita en Karintion en sufiĉe komplika maniero komplikite. La presita eldono (tiam sur 8 grandaj paĝoj; malgranda paĝformo venis en 1976) retransportitis nokte trans la montoj en Salcburgion. La du partneraj gazetoj ĉesis aperi jam en 1990 pro financaj kialoj. Sed SVZ daŭre aperis danke al speciala gazetarsubtenprogramo de la aŭstria federacia registaro enkondukita la saman jaron.
Ekde la 1.6.1993 SVZ havis kooperacion kun Neues Volksblatt el Linz. Mallonge antaŭe estis fermita la redakcifilio de SVZ en Klagenfurt. Posedis la gazeton je plejmulto la salcburgia landa sekcio de ÖVP. Kune kun Neues Volksblatt temis pri la lasta ÖVP-organo entute.
Post la malvenko de la salcburgiaj konservativuloj en marto 2004 la redakcio devis ekŝparegi monon. Pro malkreskanta apogo financa de la partioj la responsuloj de ÖVP ne plu kapablis pagi la deficiton de la gazeto. Malkreskigis tiam la federacia registaro de Vieno en 2004 la porgazetaran apogadon por ĉiuj gazetoj - konkrete por SVZ je ĉ. 300 000 eŭroj. Reage la enhavo de la gazeto reduktitis de 32 al 24 paĝoj. Je la fino de 2004 tri redaktistoj el sume naŭ maldungitis. Forlasis la laborlokon ĉefredaktisto Helmut Mödlhammer, lokala ĉefresponsulo Konnie Aistleitner kaj kulturraportisto Ernst Strobl. Faritis intimega kooperacio kun Volksblatt[1] el Linz. La rubrikoj pri interna kaj ekstera politikoj transprenitis rekte fare de Linz. La tuta administracio estis farita same disde Linz. Nur la sekcioj pri lokalaĵoj, kulturo kaj sporto restis en Salcburgo prizorgote fare de ses redaktistoj respektive staĝantoj. Gvidis ekde la 3.1.2005 la tuton Harald Haidenberger. La gazeto havis minimume 24 paĝojn kaj estis plenkolora. La lasta presita eldono datumas de la 7.7.2014. La saman tagon la gazeto bankrotis.
Fino kiel partiorgano
[redakti | redakti fonton]SVZ oni venis en la 7.3.2005 al Aistleitner-Holding[2]. Tiu ĉi firmaogrupo kun sidejo en Perg (Distrikto Perg) posedatas de Martin Aistleitner, kiu iam estis ano de la estraro de la ÖVP-frakcio en Distrikto Perg. Ĉefredaktisto fariĝis lia frato Konnie Aistleitner, kiu iam prizorginta estis la kulturaĵojn. Por perdi imagon partiorganan maliĝis kooperacio kun Volksblatt (ĝi eĉ hodiaŭ ankoraŭ apartenis al ÖVP). Krome revenis la produktado al Salcburgo. En la dua kvaronjaro de 2004 SVZ havis (laŭ ÖAK) eldonokvanton da 12 376 ekzempleroj; la vendita nombro estis 10 167. Sed poste la nombroj ja malgrandiĝis. Laŭdire laboris je la fino ne tute kvin homoj por gazetoj kun eldonokvanto da ĉ. 8 500 ekzempleroj. Per tio SVZ rompis rekordon koncerne la grandecon taggazetan en la Republiko Aŭstrio.
Kunlaborantoj famaj
[redakti | redakti fonton]- Alfred Adrowitzer, ekde 1945, ĉefredaktisto inter 1957–1968
- Gerd Bacher (1946, staĝanto)
- Horst Friedrich Mayer (ĉefredaktisto 1968–1969)
- Willi Sauberer (ĉefredaktisto 1971–1994)
- Franz Schausberger
- Arno Gasteiger
- Manfred Perterer
- Heinz Nußbaumer
- Helmut Mödlhammer (ĉefredaktisto 1995–2004)
- Konnie Aistleitner (ĉefredaktisto)
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salzburger Volkszeitung en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Salzburger Volkszeitung, Hejmpaĝo Arkivigite je 2005-09-11 per la retarkivo Wayback Machine