Samu Szabó
Aspekto
Samu Szabó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1903 en Hódmezővásárhely | ||||
Morto | 22-an de novembro 1966 (63-jaraĝa) en Pécs | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samu SZABÓ [ŝamu sabO], hungare Szabó Samu estis hungara aktoro, reĝisoro kaj verkisto.
Samu Szabó naskiĝis la 8-an de aprilo 1903 en Hódmezővásárhely - mortis la 22-an de novembro 1966 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Samu Szabó komencis sian aktoran karieron en 1919 en Hódmezővásárhely, poste li ricevis rolojn en diversaj provincaj teatroj. En 1945 li komencis reĝisoradi, dume li verkis operetojn kaj aliajn teatraĵojn. Ekde 1949 ĝismorte li apartenis al Nacia Teatro (Pécs). Li ricevis premion Kossuth en 1954.
Liaj teatraj roloj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - kelnero Miska; Marica grófnő (Grafino Marica) - prico Populesku; Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava) - franca reĝo; Ferenc Lehár: Luxemburg grófja (Grafo de Luksemburgio) - Basil; Ede Szigligeti; Liliomfi - profesoro Szilvai; Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo) - Tallérossy; George Bernard Shaw: Pigmaliono - Pickering; Henrik Ibsen: Peer Gynt - butonisto