San Bartolomé de Corneja
San Bartolomé de Corneja | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05516 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 35 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 30′ N, 5° 23′ U (mapo)40.492777777778-5.3852777777778Koordinatoj: 40° 30′ N, 5° 23′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 999 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Bartolomé de Corneja [+] | |||
San Bartolomé de Corneja [sanbartoloME dekorNEĥa] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo San Bartolomé de Corneja estas komprenebla etimologie kiel Sankta Bartolomeo de la valo Corneja, alude al valo de rivero Corneja [korNEĥa].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj San Bartolomé de Corneja kaj Palacios de Corneja; ĝi okupas totalan areon de 7,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis 60 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 71 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Narrillos del Álamo, Horcajo Medianero (Salamanko), Martínez, El Mirón, Zapardiel de la Cañada, Collado del Mirón kaj Becedillas.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).