Saltu al enhavo

San Camilo, 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Camilo, 1936
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Camilo José Cela
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Loko de rakonto Madrido
vdr

Vísperas, festividad y octava de San Camilo del año 1936 en Madrid (Madrido, 1969) estas romano de la hispana verkisto Camilo José Cela, dividita, laŭ la titolo, en tri ĉapitroj: nome "vísperas", "festividad" kaj "octava" de la tago de Sankta Kamilo, nome la 18an de julio 1936, en Madrido, nome la tagon en kiu laŭ la frankisma historiografio startis la Hispana Enlanda Milito, kvankam vere la puĉo startis en Hispana Maroko la 17an kaj la kontraŭpuĉaj fortoj reagis la 19an.

La strukturo similas al tiu de Uliso de James Joyce, nome interna monologo, kvankam laŭ dua gramatika persono (la rakontisto konfesas sin antaŭ spegulo) kiel dekomence sennoma protagonisto, poste reportero de ĵurnalo El Sol nome Jesualdo Villegas, identigita tiel parte kun la aŭtoro mem (kies foto kiel dudekjarulo aperis en la unua paĝo de la unuaj eldonoj). Foje tamen aperas ankaŭ rakontaj fragmentoj en tria persono, kaj en tiu konstanta konscifluo, interrompita per tekstetoj de nur duono da ĝis du linioj enhavantaj fragmentojn de diversaj tiuepokaj dokumentoj (radiaj novaĵoj, eltondaĵoj de gazetoj, reklamaĵoj, surskriboj en alumetskatoloj ktp.), la aŭtoro cerbumas pri la homa ekzistado kun socia fono havigita de la vivo de la protagonisto kaj de la aŭtoro mem en la tiama Madrido. Tiukadre oni prezentas nombrajn rolulojn, tre diverse socie, el altklasanoj ĝis marĝenuloj, kiuj vivas nekonsciaj pri la tragedio kiu venas.[1]

Krome, aparte de tiu triobla strukturo, aperas la "Monologo de la onklo Jerónimo", patroflanka onklo de la protagonisto, alia interna monologo per kiu tiu respublikano redifinas persone la tri teologiajn virtojn: nome fido en la vivo, espero en la morto kaj karitato kun homoj (kaj "kun Hispanio, kvankam ĝi ne ĉiam meritas tion"), rezignas pri materiismo kaj proklamas malferme la neceson kaj la bonon de sekso kontraŭ seksofobuloj. Pri politiko, oni rekomendas la moderon: fuĝi de la ekstremoj.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Arte Contemporáneo: San Camilo 36». Arkivita el originalo la 9an de julio 2021. Konsultita la 2an de februaro 2012.
  2. Lista completa de las 100 mejores novelas
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Camilo, 1936 en la hispana Vikipedio.