San Ignacio
Etoso
La nomo San Ignacio [iĥNAzio] (la hispana nomo de la kristana sanktulo Ignaco) havas diversajn signifojn.
Interalie temas pri
- la komunumo San Ignacio Cerro Gordo kaj ties ĉefa loĝloko en la subŝtato Jalisco de Meksiko, pri
- la komunumo San Ignacio (Sinaloa) kaj ties ĉefa loĝloko en la subŝtato Sinaloa same de Meksiko, pri
- provinco kaj distrikto de la departemento Kaĥamarkio en Peruo, kaj pri
- urbo San Ignacio en Belizo, en kies proksimeco situas la ruinoj de la majaa urbo Xunantunich.
Krome en pluraj aliaj hispanlingvaj landoj estas loĝlokoj nomataj laŭ la sanktuloj, kaj kompreneble estas multaj katolikaj kirkoj, lernejoj, universitatoj kaj aliaj institucioj origine fonditaj de kristanoj, kiuj havas tiun nomon.