San Isidro estas argentina urbo, ĉefurbo de la Bonaera distrikto San Isidro, situanta en la Norda Zono de Granda Bonaero. Ĝi limas okcidente kun Boulogne Sur Mer, sude kun Acassuso kaj Martínez, norde kun Beccar kaj oriente kun Plata-Rivero. Sidejo de la municipa registaro, la Konsilio de San Isidro kaj la katedralo, ĝi estas la historia kerno de la distrikto kaj la dua plej granda. Tiu ĉi urbo situas 8,2 km de sia plej proksima aliro al la Aŭtonoma Urbo Bonaero.