San Juan Bautista Lo de Soto
San Juan Bautista Lo de Soto | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Oaxaca | ||
Regiono | Costa | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 140 | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 16°30′N 98°21′U / 16.5°N, 98.35°U (mapo) | ||
Alto | 80 m | ||
Areo | 63.79 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
San Juan Bautista Lo de Soto estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaxaca. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas San Juan Bautista Lo de Soto. Ambaŭ evidente havas sian nomon honore al la kristana sanktulo Johano la Baptisto. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 180.
Geografio
[redakti | redakti fonton]San Juan Bautista Lo de Soto apartenas al la distrikto Jamiltepec al kiuj apartenas entute 24 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Costa, kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca. Jam la nomo en la hispana (costa = marbordo) diras ke tiu regiono estas relative proksime al la marbordo. Ĉiuj distriktoj de tiu regiono limas al la pacifiko. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2140 loĝantojn. El tiuj estis 1058 viroj kaj 1082 virinoj. La komunumo havas surfacon de 63.79 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 80 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 34 indiĝenoj. El tiuj 28 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 28 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- San Juan Bautista Lo de Soto Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)