Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Barrio de Rábano, Coso, Rábano de Sanabria, Rozas, San Ciprián kaj San Justo, okupas totalan areon de 75,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 197 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 127 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp. Ĉefa vidindaĵo estas la Ermitejo de la Alcobilla en grava arbaro de kaŝtanarboj.