San Pédro
San Pédro | |||
---|---|---|---|
commune of Ivory Coast (en) vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 390 654 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 44′ N, 6° 38′ U (mapo)4.73333333333-6.63333333333Koordinatoj: 4° 44′ N, 6° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Pédro (Ivory Coast) [+] | |||
- Jen artikolo pri unu el multaj geografiaj lokoj nomataj San Pedro. Vidu la liston de samnomaj lokoj.
San Pédro estas grandurbo, diocezo kaj havenurbo en Ebur-Bordo. La loknomo signifas: Sankta Petro.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Geografio
[redakti | redakti fonton]San Pédro situas sur ebenaĵo laŭ la maro ĉe enfluejo de rivero en la sudokcidenta sekcio de la lando. Abiĝano situas 350 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj eŭropanoj aperis en tiu regiono en la malfrua 15-a jarcento kaj estis esplorita fare de portugala Soerire Da Costa, kiu nomis la nunan urbon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En San Pédro la fiŝkaptado estas grava industrio kaj menciindas la cementoprodukto. En la apudaĵo oni okupiĝas pri kakao kaj pri lignaĵoj. La turismo evoluas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]San Pédro situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 33 °C. Jare pluvas po 1702 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]San Pédro havas flughavenon kaj maran havenon. La laŭmara ĉefvojo tuŝas la urbon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- plaĝo
- nordokcidente de la urbo Nacia Parko, konata pri hipopotamoj