Sandra Ysbrandy
Sandra Ysbrandy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Sandra Ysbrandy | ||
Naskiĝo | 7-an de majo 1969 (nun 55-jaraĝa) en Zevenaar, Nederlando | |
Lingvoj | nederlanda vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | |
Alma mater | Universitato de Amsterdamo - historio Libera Universitato de Amsterdamo - antropologio vd | |
Profesio | ||
Okupo | kuiristo vd | |
Aktiva dum | 2009-nuntempe | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sandra YSBRANDY (naskiĝis la 7-an de majo 1969 en Zevenaar) estas nederlanda televidkuiristino. Ŝi estas konata pro la programoj "Het Familiediner" (La familia vespermanĝo), "Carlo & Irene: Life4You" (Vivo por vi), "Tijd voor MAX" (Tempo por MAX) kaj "Kook mee met MAX" (Kuiru kune kun MAX).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ysbrandy komencis studi historion ĉe la Universitato de Amsterdamo en 1988. Post kompletigado de tio, ŝi studis antropologion ĉe la Libera Universitato de Amsterdamo. Post tio Ysbrandy komencis labori por la Rabobank.
En 2009 ŝi komencis kiel televidkuiristino ĉe "Het Familiediner", en kiu ŝi aperis dum tri jaroj. En 2012 ŝi prezentis kiel televidkuiristino por tri sezonoj la programon "Carlo & Irene: Life4You", kie ŝi sukcedis Rudolph van Veen. En 2015 ŝi interŝanĝis "Life4You" por "Thuis op Zondag" (Hejme je dimanĉo) de la televidstacio SBS, kiu havis totalon de 40 epizodoj. De 2016, Ysbrandy videblis en la ĉiutaga intervjuspektaklo "Tijd voor MAX", kie ŝi kuiris dum la elsendo.
En 2017, Ysbrandy iĝis la vizaĝo de la programo "Kook mee met MAX" de la samnoma dissendanto. En tiu ĉi programo ŝi alterne kuiras kun Mounir Toub. Tiun jaron ŝi ankaŭ partoprenis "De Slimste Mens" (La plej saĝa homo) unufoje.
En 2020 kaj 2021, Ysbrandy prezidis la ĵurion en la kuira programo "Het Lekkerste van Gelderland" (La plej bongustaĵo de Gelderlando), prezentita de Jochem van Gelder por "Omroep Gelderland".
En 2021, Ysbrandy estis unu el la partoprenantoj de la 21-a sezono de la RTL 4 programo "Expedition Robinson", ŝi eliris kiel dudeka kaj tiel finis je la sepa loko.
Ekde 2022, Sandra estis regule videbla kiel kuiristino en "Eigen Huis & Tuin: Lekker Leven" (Propra domo & ĝardeno: Bonguste vivi) Per tio ŝi anstataŭis Hugo Kennis je RTL 4. En 2023 Sandra partoprenis en la televida programo "Hunted Vips" (Ĉasataj gravuloj) kun Sylvana IJsselmuiden
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ysbrandy ankaŭ publikigis du receptlibrojn. En 2013 tio estis la libro "Ĉe la kuireja tablo", sekvita de "Pomoj kaj piroj" en 2014.