Sandrine Rousseau
Sandrine Rousseau | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Sandrine Rousseau en 2021
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de marto 1972 (52-jaraĝa) en Maisons-Alfort (Val-de-Marne, Francio) | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Lille Universitato de Scienco kaj Teknologio Universitato de Poitiers ![]() | ||||
Partio | Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ekonomikisto aktivisto pri virinaj rajtoj profesoroj, sciencaj profesioj ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Porparolanto de Eŭropo Ekologio La Verduloj (Francio) | |||||
Dum | 15-a de decembro 2013 – 11-a de junio 2016 | ||||
Sekvanto | Sandra Regol | ||||
Vic-prezidanto de la regiona konsilio de Nordo-Kaleza Markolo | |||||
Dum | 26-a de marto 2010 – 13-a de decembro 2015 | ||||
Sekvanto | Nicolas Lebas | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sandrine ROUSSEAU, naskiĝis la 8-an de marto 1972 en Maisons-Alfort (Val-de-Marne, Francio) estas franca ekonomikisto, aŭtoro kaj politikisto.
Esplor-instruisto pro ekonomiko, ŝi estas vic-prezidanto de la Universitato de Lilo. Ŝiaj fakoj estas la ekonomiko de naturmedio, la ĉedomaj oficoj kaj la socia respondeco de firmaoj.
Aktivulino sine de EELV ekde ĝia fondiĝo en 2009, ŝi respondecis kiel regiona elektito de 2010 kaj ano de la efektiviga buroo de la partio de 2011. En 2013, ŝi iĝis proparolanto de la partio kun Julien Bayou kaj adjunkta nacia sekretario de junio 2016 ĝis septembro 2017.
Ŝi senengaĝiĝis el la partio en 2017 post la afero Baupin, kies ŝi estas unu el la akuzintoj. Samjare, ŝi kunfondis la asocion Parler (eo: "Paroli"); kiu promocias la kunhelpon inter la viktimoj de seksaj perfortoj. Unu jaron antaŭ la estiĝo de la Movado MeToo, ŝi do iĝis gravulo de la lukto kontraŭ la kontraŭvirinaj perfortoj kaj por seksegaleco.
En 2020, ŝi denove aniĝis al EELV. Kelkajn semajnojn poste, ŝi perletere anoncis sian kandidatiĝon al la ekologia primara baloto kadre de la Prezidenta baloto de 2022 en Francio, kiun ŝi malvenkis duaraŭde, kun 48,97% da voĉdonoj, kontraŭ Yannick Jadot la 28-an de septembro 2021[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Primara baloto ekologiisma: Yannick Jadot mallarĝe venkas la baloton kontraŭ Sandrine Rousseau (arkivo) ĉe Le Monde, 28-a de septembro 2021