Sankta Albino
Sankta | ||
Albino de Angers | ||
---|---|---|
romkatolika episkopo | ||
Episkopo Albin resaniganta blindan monaĥon (Vita Sancti Albini, ĉirkaŭ 1100)
| ||
Persona informo | ||
Aubin d'Angers | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 469 en Vannes | |
Morto | 1-a de marto 550 en Angers | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Ŝtataneco | vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo katolika sacerdoto katolika episkopo vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 1-a de marto | |
episkopo de Angers | ||
Dum | 529–550 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Albino de Angers (origine latine Albinus, france Aubin d'Angers; naskiĝis ĉirkaŭ 469 en Vannes; mortis la 1-an de marto 550) estis de 529 ĝis sia morto la katolika episkopo de Angers. Li estas honorata kiel sanktulo en la katolika kaj ortodoksa eklezioj; lia memortago estas la 1-a de marto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Albinus estis monaĥa pastro laŭ la regulo de Sankta Aŭgusteno proksime de Angers. En 504 li fariĝis abato en la monaĥejo Tincillacense[1] en okcidenta Francio kaj elektiĝis episkopo de Angers ĉirkaŭ 529. Li partoprenis en la koncilioj de Orleano en la jaroj 538], 541 kaj 549. Li mortis en sia okdeka jaro, estante episkopo dum dudek ses jaroj.
Kultado
[redakti | redakti fonton]Gregorio de Tours jam sciis pri kultado de Albin en la baziliko en Angers, kiu estis dediĉita al li jam en 556, nur malmultajn jarojn post lia morto (556). En la Mezepoko, la kultado de Albin disvastiĝis tra Francio, Anglio kaj Germanio ĝis Aŭstrio kaj Pollando. Aparte en tura Francio, tuta vico de komunumoj havas lian nomon - listigon pri ili montras la paĝo Saint-Aubin. La itala teologo kaj latinlingva verkisto Venantius Fortunatus verkis biografion pri Albino ĉirkaŭ la jaro 600. La relikvoj de Albino konserviĝas en la preĝejo Sankta Pantaleono en Kolonjo.
Bildigoj
[redakti | redakti fonton]Krom kelkaj miniaturaj pentraĵoj, mezepokaj bildigoj de la sanktulo ne estas konataj. Ekde la 18-a jarcento tamen, figuroj kaj vitraloj montrantaj lin fariĝis pli multaj kaj plejparte montras lin kun episkopaj regosimboloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Saint-Aubin, pluraj lokoj nomitaj laŭ li
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio de li en la retejo Heiligenlexikon (germane)
- eseo La vie de saint Aubin par Fortunat la biografio de Albino fare de Venantius Fortunatus (france)
- Venantius Fortunatus: Vita Sancti Albini Andegavensis Latina Episcopi, volumo 88 de la serio Patrologia Latina (latine)