Sankta Kastulo
Sankta | |||||
Kastulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Statuo de Sankta Kastulo en Moosburg an der Isar
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-a jarcento | ||||
Morto | ĉ. 286 en Romo | ||||
Mortis per | Asfiksio vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ireno de Romo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtata funkciulo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Atributoj | martira palmo, spado | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kastulo (latine: Castulus) vivis en la 3-a jarcento p.K. en Romo. Laŭlegende estis li kamerlengo de imperiestro Diokleciano kaj estis entombigita viva pro la kristana kredo dum la persekuto de kristanoj. Katakombo ĉe Labicana-strato en Romo portas lian nomon. Lin honorigas kaj la katolikoj kaj la ortodoksoj kiel martiron kaj sanktulon.
Relikvoj
[redakti | redakti fonton]Verŝajne inter 764 kaj 772 venigis la monaĥoj Albin kaj Rhenobot la ostojn de Kastulo disde Romo al Moosburg en la tiean benediktanan klostron. Ĝi respondecis pri la kristanigo de Holzland ĉirkaŭ Erding kaj de Hallertau. Grafujo Moosburg egalas al la norda parto de la nuna Distrikto Freising. Sekve Kastulo iĝis regiona patrono kies relikvoj pligravigis la monaĥejon. Dum jarcentoj erare la jaro 827 konsideriĝis kiel transporta jaro. Ankoraŭ en 1927 okazis pro tio granda festo kiun ĉeestis 20 miloj da fideluloj. De la relikva venigo la ĉefkirko en Moosburg staras sub du patronecoj, de Mario kaj de Kastulo. Sed kiam la kolegia konvento de Moosburg lokiĝis al Landshut en la 1598-a jaro la plejparto de la relikvoj kastulaj kuŝas en la tiea Preĝejo Sankta Marteno.
Kroma kastula relikvo, kiun alportis ĉ. en 1037 de Walperich von Fahlenbach, eble servisto de la grafoj de Moosburg, de krucmilito, troviĝas je la vilaĝo Sankt Kastl (Reichertshofen).
Martireco, memorflego, atributoj
[redakti | redakti fonton]Bildigo de la martiriĝo kastula videblas sur kvar lignaj reliefoj kiujn faris inter 1511 kaj 1541 Hans Leinberger por la ĥorejo de la Kastulo-kirko de Moosburg. La komunumo de Kastl ankaŭ memorigas onin pri Kastulo, kiel la Preĝejo Sankta Kastulo (Prago)[1] (kvartalo Malnova Urbo), kaj preĝejoj en Puchschlagen (Schwabhausen), Schallenkam (Münsing), Unterschönbach (Kühbach), Vilsheim kaj en la jam menciitaj lokoj Landshut, Moosburg kaj Sankt Kastl. Laŭdire, lia vidvino Ireno el Romo flegis la sage vunditan Sebastianon de Milano. Festotago de Kastulo estas la 26-a de marto. Jam de la malfrua antikvo oni porpetas lin helpi kontraŭ fulmotondroj, akvegoj, bestaj malsanoj kaj ŝtelistoj de ĉevaloj.[2] Emblemo de li estas, krom la martira palmo, spado pro ke oni entombigis lin viva.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Anton Landersdorfer: "Die Translation des Kollegiatstiftes und der Reliquien des hl. Kastulus von Moosburg nach Landshut (1595-1604)", ĉe: Beiträge zur altbayerischen Kirchengeschichte, jarkolekto 48/2005, p. 37–53.
- Paul W. Roth, Soldatenheilige, Verlag Styria, Graz Wien Köln, 1993, ISBN 3-222-12185-0
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj prisanktulaj[rompita ligilo] sur la paĝaro ĉefepiskopuja
- "Heiliger Kastulus.". Ĉe: Ökumenisches Heiligenlexikon.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ porturistaj informoj
- ↑ Karl Wieninger: Bayerische Gestalten. 74 Lebensbilder von Herzog Tassilo III. bis Werner Heisenberg, Hugendubel, München 1981, ISBN 3-88034-061-7, p. 78