Sanktahelena afanokrekso
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Desegno de la kranio, kaj la mankanta beko spekulative restarigita per svagaj linioj.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
A. podarces Wetmore, 1963 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Loko de Sankta Heleno
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sanktahelena afanokrekso (laŭ la latina scienca nomo Aphanocrex podarces, kaj ankaŭ simple Sanktahelena ralo) estis granda nefluga jam formortinta birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas la nura specio en la monotipa genro Aphanocrex. Ĝi estis endemio de Sankta Heleno kaj iĝis formortinta komence de la 16a jarcento.
Kiam usona ornitologo Alexander Wetmore priskribis tiun specion el subfosiliaj restaĵoj kiuj estis trovitaj ĉe la Golfeto Prosperous, Sankta Heleno, li klasigis ĝin en la novan genron Aphanocrex. Tamen, en 1973 usona paleontologo Storrs Olson sinonimigis tiun genron kun la genron Atlantisia, kies alia membro estis la Tristana lateralo (Atlantisia rogersi). Kvankam Olson konsideris ĝin samgenra de la Tristana lateralo, aliaj fakuloj konsideris ĝin eĉ ne proksima parenco kaj tial oni retenis ĝin en Aphanocrex.
La Sanktahelena afanokrekso estis relative granda kaj atingis preskŭ la grandon de la novzelanda Vekaralo (Gallirallus australis). Kontraste al la Vekaralo, ĝi estis pli svelta. Ĉar Sankta Heleno estis libera de predanto ĝis la deksesa jarcento, la ralo perdis sian kapablon flugi sed ĝiaj flugiloj estis pli bone evoluigitaj kiel la flugiloj de la raloj de la insuloj Inaccessible kaj Ascension. Krome, ĝi havis fortajn piedfingrojn kun longaj ungegoj, kio donis al tiu specio bonan kapablon grimpi supren laŭ la krutaj valmuroj. Ĝi manĝis verŝajne la ovojn kaj la junulojn de pluraj specioj de surteraj kaj pelagaj birdoj de Sankta Heleno kaj helikojn. Kiel aliaj grundnestaj birdoj kiel ekzemple la Sanktahelena zapornio kaj la Sankta Helena upupo, ĝi iĝis viktimo de eksterteraj predantoj kiel katoj kaj ratoj kiuj estis alportitaj al Sankta Heleno post 1502.
Storrs Olson sugestis, ke eble la Aphanocrex manĝis ankaŭ manĝaĵojn faligitajn de vizitantaj marbirdoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ OLSON, S.L. 1973. Evolution of the rails of the South Atlantic Islands (Aves Rallidae). Smithsonian Contributions to Zoology 152: iii + 53 pp
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, (ISBN 0-691-04910-6)
- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|