El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saint-Carné - jen france , prononco [sɛ̃kaʁne] , bretone Sant-Karneg - estas komunumo de Francio . Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor ), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne , bretone Breizh ). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 140 loĝantoj sur areo de 8,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 136 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae . La teritorio havas komunan limon kun Bobital , Calorguen , Lanvallay , Trélivan , Trévron , Dinan kaj Léhon .
La paroĥo Saint-Carné, en la episkoplando de Saint-Malo estis parto de la dekanlando de Bobital, kiu estis en la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Petro .
Blazono
france D'azur semé de billettes d'argent à la bande brochante du même chargée de quatre mouchetures d'hermine de sable. esperante Lazura semita per arĝentaj ŝindoj kun maldekstra balteo samkolora ŝarĝita per kvar sablaj ermenmuŝumoj.
Detaloj