Santa Clarita
Ne konfuzu Santa Clarita-n kun Santa Clara (Kalifornio)!
Santa Clarita | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 661 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 228 673 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 672 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 23′ N, 118° 33′ U (mapo)34.3916641-118.542586Koordinatoj: 34° 23′ N, 118° 33′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 368 m [+] | ||||
Areo | 136,78 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santa Clarita, California [+] | |||||
Santa Clarita estas grandurbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 228 673 loĝantoj sur areo de 136,78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 672 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Horzono: UTC-8h (en somero UTC-7h)
- Telefonkodo: 661
Geografio
[redakti | redakti fonton]Santa Clarita situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas en distanco de 56 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la nuna Santa Clarita plej frue vivis indianoj. Henry Newhall, kiu trovis oron, aĉetis bienojn en la regiono, kie formiĝis setlejo Newhall. En 1876 oni trovis petrolon, kiun oni rafinis en Newhall. En la 20-a jarcento en la proksima valo aktoroj ekloĝis. En 1928 katastrofo okazis en la valo. digo kolapsis, 600 homoj mortis. Santa Clarita ricevis urbajn rajtojn en 1987.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Santa Clarita aŭtoŝoseoj kondukas al Los Anĝeleso kaj Bakersfield. En la urbego aŭtobusoj kaj trajnoj transportas pasaĝerojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Santa Clarita la temperaturo averaĝe varias inter 7-26 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 36 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro averaĝe kun 2 °C. Jare pluvas po 355 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter junio-julio praktike ne pluvas. Malofte neĝas kaj frostas. La urbegon minacas skismoj (ekzemple en 1994 okazis tertremo) kaj somere incendioj.