Saltu al enhavo

Santa Coloma de Gramenet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Coloma de Gramenet
municipo de Katalunio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119 862  (2023) [+]
Loĝdenso 17 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 2° 13′ O (mapo)41.4538888888892.2111111111111Koordinatoj: 41° 27′ N, 2° 13′ O (mapo) [+]
Alto 56 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Coloma de Gramenet (Barcelono)
Santa Coloma de Gramenet (Barcelono)
DEC
Situo de Santa Coloma de Gramenet

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Coloma de Gramenet [+]
vdr

Santa Coloma de Gramenet (aŭ Gramenet del Besòs) estas urbo en proksimo de Barcelono en Katalunio, Hispanio, kaj apartenas al metropola regiono de Barcelona. La urbo havas 118.129 loĝantojn (2005) kaj surfacon de 6,57 km².

Santa Coloma de Gramenet situas norde de Barcelono (de kiu dividas ĝin la rivero Besòs) kaj limas al la urboj Badalona, Sant Adrià de Besòs kaj Montcada i Reixac. En la ekonomia vivo de la urbo dominas la servoj (terciara sektoro) kun 78,12%.

La loko estas loĝata jam ekde 3500 a.K., ĝia nomo venas de Sankta Coloma, ekzekutita en 274 fare de la romianoj en Gaŭlio. En la frua mezepoko ekzistis tie kirko, kiun detruis la araboj en 985. La posta kirko estis konstruita en 1019.

La urbo estas ligita al Barcelono per tri pontoj kaj per la linio 1 de la Metroo de Barcelono.

La urbo akiris mondan konatecon en novembro de 2008, ĉar oni muntis sunpanelojn sur kriptoj en la loka tombejo.

Metrostacioj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]