Saltu al enhavo

Santa Cruz de Nogueras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Cruz de Nogueras
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44497
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 1° 5′ U (mapo)41.1146057-1.0892161Koordinatoj: 41° 7′ N, 1° 5′ U (mapo) [+]
Alto 894 m [+]
Areo 15,175672 km² ( 151 7.5 672 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de Nogueras (Provinco Teruelo)
Santa Cruz de Nogueras (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Santa Cruz de Nogueras
Santa Cruz de Nogueras (Hispanio)
Santa Cruz de Nogueras (Hispanio)
DEC
Situo de Santa Cruz de Nogueras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de Nogueras [+]
vdr

Santa Cruz de Nogueras [santaKUZ denoGEras] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo. La loknomo Santa Cruz de Nogueras estas etimologie komprenebla kiel Sankta Kruco de Juglandarbaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 116 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Bádenas kaj Nogueras. La urba kerno estas sur 894 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Santa Cruz de Nogueras kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 30 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, neĝujo, paleontologia muzeo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]