Santa Elena de Jamuz
Santa Elena de Jamuz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24762 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 038 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 16′ N, 5° 53′ U (mapo)42.26-5.8866666666667Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 770 m [+] | ||
Areo | 62,34 km² (6 234 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Elena de Jamuz [+] | |||
Santa Elena de Jamuz [santaeLEna deĥaMUZ] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco ĉe la rivero Jamuz.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Jiménez de Jamuz, Santa Elena de Jamuz kaj Villanueva de Jamuz, okupas totalan areon de 62,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 029 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 69 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado rilate al monaĥejo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (legomoj, cerealo, terpomoj, beto) kaj brutobredado (bovoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) krom tradicia industrio de ceramiko (pri kio estas simbolo en la supra dekstra kvarono de la blazono) kaj gastejoj.