Santa María de Sando
Santa María de Sando | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37468 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 95 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 6° 7′ U (mapo)40.978333333333-6.1133333333333Koordinatoj: 40° 59′ N, 6° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 825 m [+] | ||
Areo | 13,89 km² (1 389 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María de Sando [+] | |||
Santa María de Sando estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Santa María de Sando estas tradukebla etimologie al Sankta Maria kaj Sando estas referenco al la najbara Sando.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 114 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.