Santa Rosa de Copán
Santa Rosa de Copán | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo municipo de Honduro vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 61 083 (2013) [+] | ||||
Loĝdenso | 199 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 46′ N, 88° 47′ U (mapo)14.767525-88.7781Koordinatoj: 14° 46′ N, 88° 47′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 168 m [+] | ||||
Areo | 306,3 km² (30 630 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santa Rosa de Copán [+] | |||||
Santa Rosa de Copán estas urbo en Honduro, Mezameriko. Ĝi estas la departementa ĉefurbo de Copán, kaj la plej grava urbo en la okcidento de la lando.
La malgranda kolonia urbo havas ĉirkaŭ 56.000 loĝantojn kaj altas 1160 metrojn super la marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 160 kilometrojn malproksime de San Pedro Sula. La klimato en la regiono estas milda; nokte fariĝas malvarmete, kaj la temperaturoj povas malleviĝi ĝis ĉirkaŭ 12 °C.
Santa Rosa estis unuafoje dokumentita en 1791, kaj en 1812 ĝi iĝis subdistrikta ĉefurbo. El tiu ĉi tempo originas la kolonia arkitekturo.
Precipe vidindas la tabakfabriko. Ĉi tie oni produktas ankaŭ la cigaredon etikeditan "Flor de Copán" kaj aliajn altkvalitaĵojn per manlaboro. Kafoŝatantoj povas viziti la fabrikon "Beneficio Maya".
La urbo estas ankaŭ vizitata pro sia proksimeco al la arĥeologia loko de Copán.