Saltu al enhavo

Santillana del Mar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santillana del Mar
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39330
Demografio
Loĝantaro 4 245  (2023) [+]
Loĝdenso 149 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 24′ N, 4° 6′ U (mapo)43.393333333333-4.1047222222222Koordinatoj: 43° 24′ N, 4° 6′ U (mapo) [+]
Alto 82 m [+]
Areo 28,46 km² (2 846 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santillana del Mar (Kantabrio)
Santillana del Mar (Kantabrio)
DEC
Situo de Santillana del Mar
Santillana del Mar (Hispanio)
Santillana del Mar (Hispanio)
DEC
Situo de Santillana del Mar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santillana del Mar [+]
vdr
Strato en Santillana del Mar
Strato en Santillana del Mar

Santillana del Mar, municipo en Kantabrio (Hispanio), 31 Km de Santandero kun ĉirkaŭ 4000 loĝantoj. Ĝi situis sur la norda Jakoba vojo al Santiago-de-Kompostelo.

En ĝi situas la mondfama groto Altamira, kun gravegaj ŝtonepokaj grotopentraĵoj. En la muzeo de Altamira ekzistas kopio de la originalaj pentraĵoj el la groto.

Plej bela vilaĝo de Hispanio

[redakti | redakti fonton]
Ornama arkitekturo.

La ĉefvilaĝo estas mezepoka kaj la plejmulto de la tiamaj konstruaĵoj konserviĝis preskaŭ senŝanĝaj. Tial ĝi estis elektita kiel "la plej bela vilaĝo en Hispanio" (Asociación Los Pueblos más Bonitos de España)[1]. En La Nausée, ankaŭ Jean-Paul Sartre ankaŭ priskribis la vilaĝon Santillana kiel "la plej bela vilaĝo de Hispanio".

La 16-an de aŭgusto oni festas la Fiesta de San Roque dum kiu oni kantas tipajn kantabriajn kantojn por festi la alvenon de la printempo.

Monda heredaĵo de Unesko

[redakti | redakti fonton]

En 1985 la groto Altamira estis en deklarita 'heredaĵo de la homaro' fare de UNESKO kun la motivado ke "Altamira reprezentas unu el la plej famaj lokoj de prehistoria arto".

La 17 kavernoj troviĝantaj en la apudeco, el kiuj la ĉefa estas la kaverno de Altamira formas aldonon sur la listo de monda heredaĵo de Unesko. La desegnaĵoj, pentraĵoj sur la muroj apartenas al la plej fruaj artaj esprimoj de la homaro[2].

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Pordego de la Kolegiato en Santillana del Mar.
  • Preĝejo Colegiata de Santa Juliana kaj klostro.
  • Turo de don Beltrán de la Cueva en Queveda.
  • Palaco de Viveda, Palaco de Mijares, kaj aliaj palacoj kaj blazondomoj.
  • Groto Cueva de Altamira.
  • Urbo mem Santillana, historia ensemblo.
  • Turo de la familio Calderón de la Barca en Viveda.
  • Bestoĝardeno kaj Botanika Ĝardeno.
  • Muzeoj, nome pri Inkvizicio, la Eklezia Regina Coeli kaj tiu de Jesús Otero.
  • surstrata butikumado ĉefe de regionaj produktoj, keil anĉovoj, fromaĝoj, kolbasoj kaj aliaj viandaĵoj kaj la fama dolĉaĵo "sobao pasiego".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (hispana) Santillana del Mar se incorpora a la Asociación Los Pueblos más Bonitos de España', www.europapress.es
  2. (angla) Unesco - Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain
  • Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko bazita sur la nederlanda kaj itala versioj de vikipedio je la 14-a julio 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.