Santo André (San-Paŭlio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Santo André |
Santo André | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | São Paulo | ||||
Fondita | 30-a de novembro 1938 | ||||
| |||||
Telefonkodo | 11 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 748 919 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 283 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 39′ S, 46° 32′ U (mapo)-23.6533349-46.5279508Koordinatoj: 23° 39′ S, 46° 32′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 700 m | ||||
Areo | 174,84 km² | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santo André (São Paulo) [+] | |||||
Santo André da Borda do Campo [san tŭandre daborhda dŭkanpŭ] (oficiale portugale Município de Santo André) estas municipo kaj urbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono São Paulo], kaj estas unu el municipoj de urbego Região do Grande ABC kunigata al metropola urbo San-Paŭlo. Tiel, fizike, oni povas rigardi ĝin kiel parto de kvartalo de San-Paŭlo, kvankam politike aŭtonoma. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 748 919 loĝantoj sur areo de 174,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 283 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 575 229. La teritorio havas komunan limon kun San-Paŭlo, São Bernardo do Campo, Cubatão, Mauá, Mogi das Cruzes, Ribeirão Pires, Rio Grande da Serra, Santos, São Caetano do Sul kaj Suzano.
Santo André da Borda do Campo, estis fondita de João Ramalho, kiu havis multajn edzinojn kaj filojn de tribo de gvajanazoj. En 8-a de aprilo de 1553 lia postulo ke la indiĝena vilaĝo estu rigardata kiel portugalan vilaĝon estis akceptata de ĝenerala-guberniestro de Brazilo Tomé de Sousa.
En 1558, Ramalho iĝis alcaide-mor ("granda" vilaĝestro). Kiam alvenis pastroj, ili intencis ke Ramalho lasu siajn edzinojn (ĉirkaŭ 10), sed li rifuzis. Tiel, en 1560, la nova ĝenerala-guberniestro decidis forigi la vilaĝon kaj translokiĝis siajn loĝantojn al São Paulo de Piratininga.
La vilaĝo nur reaperis en 1889.
Krom la urbo Santo André, estas en municipo ankaŭ la vilaĝo Paranapiacaba.