Sapindaloj
Etoso
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
sapindo Sapindus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
![Paullinia cupana](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/Paullinia_cupana_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-234.jpg/314px-Paullinia_cupana_-_K%C3%B6hler%E2%80%93s_Medizinal-Pflanzen-234.jpg)
La sapindaloj (latine Sapindales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 9 familiojn, ĉirkaŭ 470 genrojn kaj pli ol 5600 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas sapindo[3].
Bone konataj membroj de Sapindaloj estas ekzemple: citruso, aceroj, ĉevalkaŝtanoj, liĉioj, rambutanoj, mangoj, akaĵuoj, olibano kaj mirho; mahagono kaj nimo.
Taksonomio[redakti | redakti fonton]
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (9 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl - sapindaloj
- Anacardiaceae R.Br. - anakardiacoj
- Biebersteiniaceae Schnizl. - biberŝtejniacoj
- Burseraceae Kunth - burseracoj
- Kirkiaceae Takht. - kirkiacoj
- Meliaceae Juss. - meliacoj
- Nitrariaceae Lindl. - nitrariacoj
- Rutaceae Juss. - rutacoj
- Sapindaceae Juss. - sapindacoj
- Simaroubaceae DC. - simarubacoj
- Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl - sapindaloj