Lilia Ledon da Silva
Aspekto
(Alidirektita el Sara Larbar)
Lilia Ledon da Silva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1956 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Familio | |
Patro | Gilbert Ledon |
Patrino | Symilde Schenk Ledon |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Lilia Ledon da Silva (naskiĝis en 1956),[1] laŭ plumnomo Sara Larbar, estas brazila esperantistino, verkistino kaj instruistino de la franca lingvo. Ŝi estas la filino de esperantistoj Gilbert Ledon kaj Symilde Schenk Ledon, do ŝi estas denaskulino kies riĉega vortuzo strikte limiĝas je PIV[2]. Ŝia originala romano "Karuseloj" estas interesa libro el vidpunkto de Esperanto-kulturo.
Ŝi ekverkis por la esperantistaj revuoj Impulso kaj Laŭte!.[1]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Karuseloj (1987; 2019), romano pri la unuaj amoj de junulino en Brazilo kaj Esperanta medio.[1][2]
- Lilia Ledon: Realo, nepriskribebla realo. Paŝoj al plena realo-aliro. Beletra Almanako (25), februaro 2016. paĝoj 27-36.
Tradukoj el la franca al la brazila portugala
[redakti | redakti fonton]- Émile Auguste Chartier (Alain): Considerações Sobre a Educação Seguidas de Psicologia Infantil (traduko de 2012), origine Propos sur l'Éducation (1932), eldonejo de la traduko É Realizações, ISBN 978-8580330922
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 du mencioj en Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, aparte paĝo 516, alirita la 21an de novembro 2023 (angle)
- ↑ 2,0 2,1 (eo) Poul Thorsen, recenzo de Karuseloj, LF, 1989.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La libro Karuseloj estas libere de kopirajto kaj legebla en la retejo SCRIBD