Sarlanda Esperanto-Ligo
Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) estas Esperanto-asocio en la germana federacia lando Sarlando.
Kvankam jam en 1910 fondiĝis Esperanto-grupo en Saarbrücken kaj en 1923 Esperanto-Ligo Saarteritoria (Esperanto-Bund Saargebiet), la nuntempa SEL fondiĝis nur post la Dua mondmilito, la 18-an de februaro 1951. La prezidantoj de la Ligo estis:
- August Omlor (1951-1956)
- Günther Becker (1957-1973)
- Heinz Dieter Maas (1973-1975)
- Karl Burger (1975-1979)
- Josef Dörr (1979-1994)
- Oliver Walz (1994-2023)
- Martin Thorenz (2023-)
Post la eventoj de la Universala Kongreso 1974 en Hamburgo kaj la sekva "malgranda skismo" inter Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), SEL eksiĝis el la landa asocio de UEA en Germanio, Germana Esperanto-Asocio (GEA), kies regiona asocio ĝi ĝis tiam estis. Ekde la 1-a de januaro 2018 SEL estas denove ligita al GEA.
Dum multaj jaroj Sarlanda Esperanto-Ligo okazigis dufoje jare Kulturan Semajnfinon, kies celo estis diversnivela lingvo-instruado kaj -aplikado. En la 1990-aj jaroj, la seminarioj havis foje pli ol 100 partoprenantojn. De 1999, la Kulturaj Semajnfinoj okazas nur unufoje jare, kutime en oktobro, novembro aŭ decembro, plej ofte kun 30-50 partoprenantoj.