Saltu al enhavo

Sasebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sasebo
Flago

LandoJapanio
gubernioGubernio Nagasaki

Supermara alteco0 m T.P. [+]
Koordinatoj33° 11′ N, 129° 43′ O (mapo)33.18129.715Koordinatoj: 33° 11′ N, 129° 43′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo364,04 km² (36 404 ha) [+]
Areo364,04 km² (36 404 ha) [+]
Loĝantaro242 664 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Sasebo (Japanio)
Sasebo (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Sasebo, Nagasaki [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Sasebo, (japane 佐世保市) estas urbego kaj marhaveno en Japanio, en insulo kaj regiono Kiuŝuo, en Gubernio Nagasaki.

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2024 Sasebo havis populacion de 230 873.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Sasebo situas en la nordokcidenta parto de Kiuŝuo en ties duoninsulo laŭ la maro sur malebenaĵo (ofte sur montetoj), tial bicikloj ne estas vaste uzitaj. La urbego inkludas la insulon Ukujima. Nacia Parko estas proksime. Gubernia sidejo Nagasako troviĝas 48, Fukuoka 82, Kumamoto (urbo) 104, ĉefurbo Tokio 946 kilometrojn aere laŭ [1].

Panoramo al la haveno

Sasebo estis malgranda fiŝkaptista vilaĝo en la paseo. La japana admiralo elektis tiu ĉi lokon mararmea bazo pro profundakva haveno kaj geografia proksimeco al Ĉinio kaj Koreio, eĉ karbominejoj ne estis tro for. La bazo estis fondita en 1886, kiu iĝis la plej grava haveno por la japana mararmeo en ĝiaj operacioj en la Unua Ĉin-Japana Milito kaj Rusa-Japana Milito. En 1889 Sasebo estis kreita moderna municipo, poste estis levita rekte al urbostatuso en 1902. Sasebo aneksis la najbarajn vilaĝojn en 1927, urbon en 1938, municipojn en 1942. La urbo travivis damaĝon pro usona bombado en 1945, 48% de la urbo estis detruita. La grava mararmea bazo kune kun ŝipkonstruejo ĝis fino de la 2-a mondmilito restis japana, poste parte ĝi iĝis usona. La urbo daŭre kreskis per municipoj inter 1954-1958, Sasebo estis nomumita speciala urbo kun pliigita loka aŭtonomio, pli poste kernurbo en 2016. Pliaj kunfandoj okazis 2005, 2006 kaj 2010.

Ŝipkonstruado kaj rilataj pezaj industrioj daŭre dominas la ekonomion. La haveno havas aktivan fiŝkaptistan floton. En la maro oni kreskigas ostrojn kaj perlojn.

Universitato en Sasebo

En Sasebo universitato kaj altlernejo reprezentas la plej altan edukon.

Sasebo havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn.

Sasebo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 13-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1527 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, januare iomete neĝas.

Bildoj pri Sasebo
Katolika kirko
Kirko
Kulturdomo
Biblioteko
Muzeo
Stacidomo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans