Savas G. Tsiturides
Aspekto
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Savas K. Cituridis. |
Savas G. Tsiturides | |
---|---|
La prezidanto de la konferenco, Savas Tsiturides, en sia malferma prelego ĉe la 2-a Balkana Esperanto-Kongreso de 1984 en Ateno | |
Persona informo | |
Lingvoj | moderna greka • Esperanto |
Nacieco | greka |
Ŝtataneco | Grekio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto psikologo |
Savas G. TSITURIDES (greke Σάββας Γ. Τσιτουρίδης; esperantigite CITURIDES) estas greka esperantisto kaj psiĥologo. Li estis elektita kiel vicprezidanto de TEJO dum IJK 1975. Li gvidis la organizan komitaton de IJK 1976 en Tesaloniko. De 1977 ĝis 1979 li estis prezidanto de TEJO. Li estis elektita kiel honora prezidanto de TEJO dum IJK 1979 pro sia laboro en la organizaĵo.