Saltu al enhavo

Scarborough Fair

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Teksto kaj muziknotoj de la rekantaĵo
Sopran-Solo de kelkaj versoj.

"Scarborough Fair" (esperante, "Foiro de Scarborough") estas tre populara, angla kanto de nekonata aŭtoro. Ĝi datiĝas el la 12-a jarcento.[Dubinda teksto] Multaj muzikistoj interpretis tiun kanton inter kiuj la plej popularaj estis Simon kaj Garfunkel. Ĝi aperas ankaŭ en la filmo The Graduate (La diplomito).

La teksto ekzistas en multaj versioj, kelkaj por unu kantanto, aliaj por du homoj, viro kaj virino, foje aparte kaj foje kune. Ili komune mencias pasintecan amaton aŭ amatinon de la kantanto. La kantanto nomas multajn paradoksajn taskojn (ekz. fari ĉemizon sen kudrado, prisemi tutan terenon per unu piprero) kiun la eks-amato devus fari, se tiu volus revekigi la amon de la kantanto, indikante tiel ke la amo neniam plu (aŭ almenaŭ multege malprobable) revenos.

Unu el la plej popularaj karakteroj estas ke en la rekantaĵo aperas serio de kvar plantoj uzataj por kuirarto, nome petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano (en la angla parsley, sage, rosemary and thyme). Pri la signifo de la apero de tiu serio en la kanto estas diversaj proponitaj devenoj.

Scarborough estas urbo en la nordo de Anglio kie okazis fama ĉiujara foiro inter la 13a kaj 18a jarcentoj.

Ĝin esperantigis William Auld sub la titolo Skarbra Foir'.

  Angle Laŭvorta traduko  
Ambaŭ: Are you going to Scarborough Fair? Ĉu vi iras al la foiro de Scarborough?
Parsley, sage, rosemary and thyme. Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano.
Remember me to one who lives there, Rememorigu pri mi iun kiu vivas tie,
For she once was a true love of mine. Ĉar ŝi iam estis vera amatino mia.
 
Viro: Tell her to make me a cambric shirt, Petu ke ŝi faru batistan ĉemizon por mi,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
Without no seam nor fine needlework, Sen kunkudro nek fajna kudraĵo,
And then she'll be a true love of mine. Kaj tiam ŝi estos vera amatino mia.
 
Tell her to wash it in yonder dry well, Petu ke ŝi lavu ĝin en tiea seka puto,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
Which never sprung water nor rain ever fell, Kie neniam fontis akvo nek falis pluvo,
And then she'll be a true love of mine. Kaj tiam ŝi estos vera amatino mia.
 
Tell her to dry it on yonder thorn, Petu ke ŝi sekigu ĝin sur tiea dorno,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
Which never bore blossom since Adam was born, Kiu neniam ekfloris depost Adamo naskiĝis,
And then she'll be a true love of mine. Kaj tiam ŝi estos vera amatino mia.
 
Ask her to do me this courtesy, Petu ke ŝi faru al mi ĉi tiun ĝentilaĵon,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
And ask for a like favour from me Kaj ke ŝi petu samspecan favoron de mi
And then she'll be a true love of mine. Kaj tiam ŝi estos vera amatino mia.
 
Ambaŭ: Have you been to Scarborough Fair? Ĉu vi estis al la foiro de Scarborough?
Parsley, sage, rosemary and thyme. Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano.
Remember me from one who lives there Rememorigu min de iu kiu vivas tie
For he once was a true love of mine. Ĉar li iam estis vera amato mia.
 
Virino: Ask him to find me an acre of land, Petu ke li trovu akreon da tero.
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
Between the salt water and the sea-sand, Inter la sala akvo kaj la sablo de la marbordo
For then he'll be a true love of mine. Ĉar tiam li estos vera amato mia.
 
Ask him to plough it with a sheep's horn, Petu ke li plugu ĝin per korno de ŝafo,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
And sow it all over with one peppercorn, Kaj ke li prisemu ĝin tute per unu piprero,
For then he'll be a true love of mine. Ĉar tiam li estos vera amato mia.
 
Ask him to reap it with a sickle of leather, Petu ke li rikoltu ĝin per serpo el ledo,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
And gather it up with a rope made of heather, Kaj ke li kunligu ĝin per ŝnuro el eriko.
For then he'll be a true love of mine. Ĉar tiam li estos vera amato mia.
 
When he has done and finished his work, Kiam li faris kaj finis sian laboron,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
Ask him to come for his cambric shirt, Petu ke li venu por sia batista ĉemizo,
For then he'll be a true love of mine. Ĉar tiam li estos vera amato mia.
 
Ambaŭ: If you say that you can't, then I shall reply, Se vi diras ke vi ne povas, tiam mi respondos,
Parsley, sage, rosemary and thyme, Petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano,
Oh, let me know that at least you will try, Ho, sciigu min ke vi almenaŭ klopodos,
Or you'll never be a true love of mine. Aŭ vi neniam estos vera amato/amatino mia.
"Parsley, sage, rosemary and thyme" (petroselo, salvio, rosmareno kaj timiano).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]