Schirmer/Mosel
Schirmer/Mosel | ||
---|---|---|
Schirmer/Mosel | ||
libroeldonejo • Galerie vd | ||
Dum | 1-a de aprilo 1974 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung | |
Fondita | 1974 | |
Fondintoj | Lothar Schirmer vd | |
Sidejo | Munkeno | |
Lando | Germanio | |
Agokampo | eldonejo de artaj libroj kaj afiŝoj | |
TTT | schirmer-mosel.de | |
Eldonejo Schirmer/Mosel - germane Schirmer/Mosel Verlag - estas germanlingva eldonejo de artaj libroj kaj afiŝoj kun centra oficejo en Munkeno. La firmaon en 1974 fondis Lothar Schirmer kaj Erik Mosel, kies familiaj nomoj sekve kunmetiĝis al la eldoneja titolo.
La eldonejo estis la unua firmao en Eŭropo, kiu koncentriĝis en publikigo de altkvalitaj kaj parte grandformataj libroj pri reproduktaĵoj de artaj fotoj aŭ pentraĵoj. Inter la prezentitaj artistoj estas ekzemple Henri Cartier-Bresson, Frida Kahlo, Helmut Newton, Bernd kaj Hilla Becher, Anselm Kiefer kaj Cy Twombly. Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.