Saltu al enhavo

Scipiono Afrika la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scipiono Afrika la Juna
fina atako kontraŭ Kartago en 146, sub la komando de Scipiono
fina atako kontraŭ Kartago en 146, sub la komando de Scipiono
Persona informo
Naskiĝo 185 a.K.
en Roma regno
Morto 129 a.K.
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Publius Cornelius Scipio Africanus kaj Lucio Emilio Paŭlo de Makedonio Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Papiria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Quintus Fabius Maximus Aemilianus (mul) Traduki, Aemilia (en) Traduki, Aemilia (en) Traduki kaj Aemilia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Sempronia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Publius Cornelius Scipio Africanus (adoptopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Romia politikisto
ancient Roman military personnel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Publius Cornelius Scipio Africanus minor NumantinusScipiono[1] Afrika la Juna (naskiĝinta en 185 a.K., mortinta en 129 a.K.) estis adopta filo de Scipiono Afrika la Maljuna (de kiu li ricevis sian ĉefan nomon) kaj biologia filo de la konsulo Lucio Emilio Paŭlo de Makedonio. Cicerono laŭdegis lin en la verko De re publica; Wolfgang Amadeus Mozart verkis ĉi-koncerne la serenadon Il sogno di Scipione.

Pro strategiistaj sukcesoj li jam en 147, malgraŭ neankoraŭa atingo de la priskribita minimuna aĝo, elektiĝis konsulo. Estis lia tasko fini la Trian punikan militon kontraŭ la kartaganoj. La urbo estis konkerita malfacilege en la 146-a jaro. Poste li estis en 142 cenzoro publika ĉiam denove kritikante troan luksuson. En 134 li la duan fojon fariĝis konsulo kaj venkis en 133 la defendantojn de Numantio.

Dum la malĉeesto lia bofrato Sempronio Grakĥo estis iĝinta viktimo de liaj popularaj leĝoj. Scipiono rekte sentis la danĝeron de iu ŝanĝo de la konstitucio (pro la interna kaduko de la ŝtato) kaj sekve deklaris li post la reveno en 132 publike ke la mortigo de Sempronio Grakĥo estis justa afero.

Tamen li poste volis ŝanĝi la proprajn agrarajn leĝojn; la matenon de la decida tago oni trovis lin mortinta enlite.

Eĉ pli ol lia adopta patro li jam dummilite okupiĝis pri literaturo. La stoikisto Panaitio kaj la historiografo Polibio, la satirfaranto Gajo Lucilio kaj la komediverkanto Terencio estis spiritaj anoj de liaj rondoj. Kelkaj eĉ supozis ke kelkajn terenciajn komediojn verkis Scipiono mem (pro la stila eleganteco de la dramoj).

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, paĝoj 226-227 (tie ĉi interrete)

  1. artikolo Scipiono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 1970, presita eldono, paĝo 964, jam uzita en la verkaro de de Zamenhofo