Saltu al enhavo

Señora de rojo sobre fondo gris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Señora de rojo sobre fondo gris
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Eldonado
vdr

Señora de rojo sobre fondo gris (Sinjorino en ruĝo sur griza fono) estas novelo de la hispana verkisto Miguel Delibes kiu publikiĝis en 1991 fare de Ediciones Destino, la eldonejo kiu publikigis plimulton de liaj verkoj. Ĝi estas lia verko kun pli granda membiografia enhavo, ĉar li iel omaĝas sian edzinon, Ángeles de Castro, mortinta la 22an de novembro 1974 estante 51-jaraĝa pro cerba tumoro.[1]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La libro, kun agado okazanta en la somero kaj aŭtuno de 1975, rakontas tra Nicolás, fama pentristo meze de krekrizo, la memorojn kiuj venas al sia kapo pri du okazaĵoj gravaj en sia vivo: la malliberigo de siaj filino kaj bofilo pro politikaj tialoj (estas la epoko de la morto de la diktatoro) kaj la malsano kaj finfina morto de sia edzino, Ana, neatendite kaj subite, pro cerba tumoro.​

Nicolás rakontas ĉion tion laŭ speco de monologo-dialogo al sia filino, nome Ana kiel la patrino, ĵus elprizonigita. Ĉefe li centriĝas al la morto de Ana. Nicolás rakontas ĉion ekde la ekkonatiĝo kaj nasko de la filoj, ĝis la ekscio pri la malsano de la patrino, la procezo de adiaŭo kaj funebro kiujn suferis ambaŭ kaj kiun plue li ankoraŭ suferas. Ĝuste kiam la filino estis enkarcerigita ekaperis la unuaj simptomoj de la malsano de Ana, tiel ke la filino vivis la tutan procezon en prizono. Ana estis, por la pentristo, virino ne nur bela, sed ankaŭ kiu "per nura ĉeesto malpazigis la vivopenon de aliuloj".[2]​ En tiu novelo tiel parte membiografia oni rekreas la lastajn monatojn de la vivo de lia edzino Ángeles, Ana en la libro, dum Delibes estas la pentristo kaj rakontisto, laŭnome Nicolás.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La titolo Señora de rojo sobre fondo gris (Sinjorino en ruĝo sur griza fono) aludas al reala pentraĵo nome Sinjorino en ruĝo kiun amika pentristo pentris pri la edzino de la verkisto. Tamen nun sur griza fono pro la alveno de la morto. Nun tiu pentraĵo estas ekspoziciata en eskpoziciejo de Valadolido, loĝurbo de la familio.

En 2028 oni adaptis la novelon al teatraĵo, kies ĉefan rolon ludis aktoro José Sacristán.

La romano Señora de rojo sobre fondo gris estis tradukita al Esperanto en aprilo 2023, kun la titolo Sinjorino en ruĝo sur griza fono[3]. La tradukisto estis Antonio Valén.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «'Señora de rojo sobre fondo gris', la obra más personal de Delibes». AhoraQueLeo. 2a de decembro 2019. Konsultita la 8an de marto 2021 kaj la 9an de septembro 2024.
  2. Delibes Setien, Miguel Delibes; Marías, Julian (25a de majo 1975). «El sentido del progreso desde mi obra y contestación». Real Academia de la Lengua. Konsultita la 26an de marto 2021.
  3. Novaĵo en retejo de Hispana Esperanto-Federacio. Arkivita el la originalo je 2023-04-24. Alirita 2023-04-24.