Saltu al enhavo

Sebastian Bohrn Mena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sebastian BOHRN MENA (naskiĝinta la 21-an de marto 1985 en Vieno) estas aŭstra kaj ĉilia ekonomikisto kaj publicisto.

Sebastian Bohrn Mena, 2021

Originante el familio persekutita de Augusto Pinochet, kiu venis danke al perado de Bruno Kreisky al Aŭstrujo en 1975, Bohrn Mena trejniĝis librovendisto inter 2000 kaj 2003 en Vieno. Dum kio li aktivis sindikate. Inter 2003 kaj 2005 li estis oficiala reprezentatno de la dungitaro. En 2010 li doktoriĝis pri psikoterapiaj sciencoj. Jam antaŭe, inter 2005 kaj 2009, li laboris kiel afergvidanto ĉe Instituto pri socialaj kaj sanaj psikologioj. Inter 2008 kaj 2009 li faris civilan servon ĉe Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado.

Inter 2009 kaj 2012 li deĵoris ĉe la altlernejo Sigmund-Freud-PrivatUniversität kun ĉefa fokuso pri intergeneraciaj rilatoj. Ekde 2010 li engaĝiĝis pri internacia interuniversitata kunlaboro. De printempo 2012 li direktoris ĉe popola altlernejo en la viena urbodistrikto Penzing. En 2017 kaj 2018 li estis por civitana frakcio de la Nacia Konsilio porparolanto pri infanaj kaj bestaj rajtoj. De 2019 li estas politika komentisto[1] kaj kolumnisto. Ofte li disputas publike kun Gerald Grosz.[2] En 2021 fondis li la komunutilan federacian fondaĵon Común por antaŭenigi la societon de Aŭstrujo. Li verkis plurajn verkojn sociologiajn.

Bohrn Mena estas kunedza havante du filojn.

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Konzerne an die Kette! So stoppen wir die Ausbeutung von Umwelt und Menschen, kun Veronika Bohrn Mena kaj antaŭparolo de Kathrin Hartmann, Brandstätter Verlag, Wien 2021[3]
  • Besser essen. Wie wir über unseren Teller die Welt gestalten, kun antaŭparolo de Jane Goodall, Goldegg Verlag, Wien 2020[4]
  • "Einflüsse der biografischen Entwicklung auf den Prozess des Erbens und Vererbens". Ĉe: Thomas Druyen: Verantwortung und Bewährung. Eine vermögenskulturelle Studie, Springer Verlag, Wiesbaden 2012[5]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Oe24-tv-Experte mit Mord bedroht" - ĉe: oe24.at, 4.3.2020
  2. kolekto de elsendoj por respektado
  3. "Konzerne an die Kette!" - ĉe: brandstaetterverlag.com
  4. "Besser essen" - ĉe: goldegg-verlag.com
  5. prezento enhava