Seebergen troviĝas ĉe la eosta piedo de la ŝatata ekskursocelo Seeberg kies plej alta parto nomiĝas Grosser Seeberg. Norde, eoste kaj sude etendiĝas la Turingia Baseno. Krom la arbara Seeberg-monto ne ekzistas aliaj arbaroj sur la teritorio komunuma. Unusola rivero estas Rotbach, kiu transfluas norde. Najbaraj lokoj estas Tüttleben, Grabsleben (nordeoste), eoste Cobstädt, sudeoste Wandersleben kaj Günthersleben-Wechmar, finfine ueste Gotha kun la urbokvaratlo Töpfleben.