Saltu al enhavo

Sekreto de la tria planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sekreto de la tria planedo
movbilda filmo
Originala titolo Тайна третий планеты
Produktadlando Sovetunio
Originala lingvo la rusa
Kina aperdato 1981
Daŭro 50 minutoj
Ĝenro science fiction comics, aventura filmo, spekulativa fikcio, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Teodor Bunimovich
Reĝisoro(j) Roman Kachanov
Scenaro Kir Buliĉov
Muziko de Aleksandr Zatsepin
Produktinta firmao Sojuzmultfilm
IMDb
vdr

Sekreto de la tria planedo (ruse Тайна третьей планеты) estas 1981-a sovetia animacia filmo, reĝisorita de Roman Kaĉanov kaj produktita de studio Soyuzmultfilm. Ĝi baziĝas sur la verko de Kir Buliĉov La vojaĝo de Alisa (Путешествие Алисы), el la libroserio rakontanta pri Alisa Seleznjova.[1]

En junio 2181, Alisa, ŝia patro profesoro Seleznjov kaj kapitano Zeljonij komencas ekspedicion tra la kosmo serĉe de maloftaj bestoj por la Moskva bestoparko. Ili vizitas plurajn planedojn kaj trovas parolkapablan birdon, kiu estas la ŝlosilo de kosmopirata konspiro.

Voĉaktoroj

[redakti | redakti fonton]
Persono Voĉaktoro Sovetunio
Alisa Seleznjova Olga Gromova
Prof. Seleznjov Vsevolod Larionov
Zeljonij Yuriy Volyntcev
Parolbirdo Vladimir Kenigston
Verĥovcev Petr Vishnyakov
Gromozeka Vasily Livanov
Kapitano Kim Vladimir Drujnikov
Kapitano Buran Nikolay Grabbe
Maljunulino en flughaveno Rina Zelenaya

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La filmo spekteblas kun esperantlingvaj subtekstoj ĉe Esperaĵo.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]