Sekura seksumado
Aspekto
Sekura seksumado estas la nomumado por aro de rekomendoj kaj praktikoj en la amorado kun la celo malpliigi la riskon infektiĝi je venereaj malsanoj, kiel HIV aŭ alia malsano, samkiel por faciligi la reguladon de la naskiĝoj per kontraŭkoncipilo aŭ aliaj seksumpraktikoj.
La koncepto sekura seksumado estas reciproka pro kio ĝi implicas la establadon de senriskaj seks-rilatoj, kiuj ne malsanigas la aliulojn. Kelkaj seksumpraktikoj kiel la uzo de kondomo estas efikaj por preventi seksume transdoneblajn infektojn kaj nedeziratan gravediĝon.
Kelkaj el la sekuraj seksumpraktikoj:
- Sekskaresado: brakumoj, kisoj, karesoj, masaĝoj.
- Reciproka masturbado sen kontakto kun la korpaj fluaĵoj de la aliulo (vaginaj fluaĵoj, spermo, sango) kun la mukozoj (anuso, buŝo, reprodukta sistemo) de la aliulo.
- Uzo de erotika helpilo sen interŝanĝo de la sama ilo kun la aliulo aŭ kovrataj de kondomo.
- Seksumaj praktikoj ne konvenciaj: BDSM, amora fetiĉismo, ktp; kiuj ne inkluzivu kontakton kun la korpaj fluaĵoj de la paro.
- Midzado kun kondomo.
- Frandzado kaj anuslekado kun lateksa ŝirmilo.
- Vagina koito kun kondomo.
- Anusa seksumado kun lubrikaĵo intima kaj kondomo.
Estas praktiko je malalta risko, sed pli alta ol la antaŭaj:
- Buŝa seksumado sen kondomo se oni evitas kontakton de la buŝaj mukozoj kun la spermo.
- Frandzado kaj anuslekado sen lateksa ŝirmilo.
Estas praktikoj je alta risko:
- Amorado sen kondomo post ejakulado, kontaktiĝante la spermo kun la buŝo.
- Vagina koito sen kondomo.
- Anusa seksumado sen kondomo, kun aŭ sen lubrikaĵo.