Selyeb
Aspekto
Selyeb [ŝejeb] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 168 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3378/20.9568
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 3809
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Selyeb situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 11, Miskolc 27 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1256 laŭ tiama ortografio "Seleb". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Selyeb 847 homoj (escepte unun ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
- kalvinana preĝejo
- baroka nobeldomo de familio Tiszta [tista] el la 18-a jarcento, post incendio renoviĝis
- statuo pri Johano Nepomuka de 1769
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Selyeb naskiĝis pentristo János Seres.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.vendegvaro.hu
- www.gyaloglo.hu