Saltu al enhavo

Weekend of a Champion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Semajnfino de ĉampiono)
Weekend of a Champion
filmo
Originala titolo Weekend of a Champion
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1972
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Roman Polański • Frank Simon
Produktisto(j) Roman Polański
Scenaro Frank Simon
Filmita en Monako
Rolantoj Jackie Stewart
Produktinta firmao EMI Films
IMDb
vdr

Weekend of a Champion (Semajnfino de ĉampiono, ankaŭ titolita Afternoon of a Champion) estas brita dokumenta filmo de 1972 kiu montras la klopodojn de brita ĉampiono de Formulo 1 Jackie Stewart en konkurenco en 1971 en la Grand-Premio de Monako en Montekarlo. Kiel amiko de Stewart Roman Polanski produktoris la filmon kaj sekvis lin dum la tuta semajnfino de la kurkonkurenco.

La filmo premieris en 1972 en Berlina Kinfestivalo kaj poste estis tuj montrita en kinejoj en Eŭropo, post kio ĝi estis retirita dum 40 jaroj. La arkivo kiu posedis la negativon kontaktis Polanski, demandante ĉu ili devas konservi la filmon aŭ forĵeti ĝin. Polanski tiam restaŭris la filmon el la originalo, remiksante kaj iome eltondante ĝin. Oni aldonis proksimume 15-minutan epilogon, montrante Polanski kaj Stewart rememorante pri tiutempa Monako, kaj konversaciante pri sia amikeco, la evoluo de la sekureco en aŭtokonkurenco, haratastiloj, kaj vivo ĝenerale.

Graham Hill, François Cevert, Joan Collins, Ringo Starr, Grace Kelly, Rainier la 3-a, Jackie Stewart, Helen Stewart, Roman Polanski, Ken Tyrrell, Nina Rindt, Juan Manuel Fangio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]