Saltu al enhavo

Roman Polański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roman Polański
Oskar-premiito
Persona informo
Roman Polanski
Naskonomo Raymond Thierry Liebling
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1933 (1933-08-18) (91-jaraĝa)
en Parizo
Religio judismo vd
Lingvoj anglafrancapola vd
Ŝtataneco Pollando
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Filma, Tekevida kaj Teatra Altlernejo Leon Schiller en Lodzo
Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ryszard Polański (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Bula Liebling (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Emmanuelle Seigner (1989–)
Sharon Tate (1968–1969)
Barbara Kwiatkowska-Lass (mul) Traduki (1959–1962) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Paul Richard Polanski (en) Traduki
 ( Sharon Tate)
Morgane Polanski (en) Traduki
 ( Emmanuelle Seigner)
Elvis Polanski (en) Traduki
 ( Emmanuelle Seigner) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
ĝenra aktoro
filmaktoro
teatra reĝisoro
reĝisoro
verkisto
filmproduktoro
scenaristo
aktoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Pollando vd
Aktiva dum 1953– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Romano Polanski (2013)
Manpremaĵo de Roman Polański en Aleo de Steluloj en Międzyzdroje

Roman Polański fakte Raymond Thierry Liebling (esperante: Romano[1] Polanski[2]; naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1933 en Parizo) estas pola filmreĝisoro, verkisto, aktoro kaj filmproduktisto, gajninto de la Oskar-Premio. Post komenco de sia kariero en Pollando, Polanski fariĝis internacie renoma filmisto kaj holivuda reĝisoro de filmoj kiel ekzemple Bebo de Roza-Maria, Ĉinio-urbo kaj La pianisto.

Sian infanaĝon dum la Dua Mondmilito li pasigis en la Krakova geto. Liaj gepatroj estis poloj juddevenaj. En 1953, post teatraj roloj li debutis en la filmo Tri rakontoj. De 1954 Polanski studis en Filma Lernejo en Lodzo negajnante tamen la diplomon. En 1959 edziĝis kun Barbara Kwiatkowska, tamen tiu geedzeco ne trapasis eĉ tri jarojn. Li elmigris al Parizo, sed li rapide revenis por reĝisori Tranĉilo en akvo – sian unuan monde laŭditan filmon. Oni nomumis ĝin al Oskar-premio. Poste li elmigris al Francio kaj Britio. En 1969, lia nova edzino, Sharon Tate, estis murdita de la Manson-Familio. Lia depresio ne haltigis lin krei ceterajn filmojn. En 1965 Polanski kreis Abomeno – la ĉefan rolulon de filmo rolis Catherine Deneuve. En 1978, li deklaris sin kulpa ke li, kontraŭ Usona juro, seksumis kun 13-jaraĝa knabino, Polanski fuĝis al Francio, kie li nun loĝas kaj daŭras esti fuĝanto de la usona justico.

Por eviti malliberigon se li revenas Usonon, li daŭre reĝisoris filmojn en Eŭropo kiel Freneza, Morto kaj la fraŭlino. Lia plej grava filmo ĉe la patruja Pollando estas La pianisto – kie li adaptis la historion de vivo dum la Dua Mondmilito de Ladislao Ŝpilman, pola pianisto. La filmo montras la realecon de la batalo en detruata Varsovio. La filmo gajnis Oskar-premion kaj Oran Palmon. Inter la ĝis nun lastaj filmoj de Polanski estas Oliver Tvist (baze de la romano de Charles Dickens) (2005).

La 27-an de oktobro 2009 Polanski estis arestita en la flughaveno Zuriko (Svislando). Oni prevente enprizonigis lin, atendante peton por ekstradicio de Usono.

Li vivas ekde 1980 en geedzeco kun Emmanuelle Seigner, kun kiu li havas du infanojn.

Filmoj reĝisoritaj de Polanski

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kazimierz Tymiński: Mały słownik POLSKO-ESPERANCKI (Malgranda vortaro POLA-ESPERANTA). Wiedza powszechna – Warszawa 1986. (ISBN 83-214-0326-3) paĝoj 429-431 – antaŭnomoj (voknomoj)
  2. Diskuto pri esperantigado ankaŭ de familinomoj en esperanta Vikipedio