Saltu al enhavo

Makbeto (1971)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makbeto
filmo
Originala titolo Macbeth
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1971
Ĝenro drama filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Gilbert Taylor
Reĝisoro(j) Roman Polański
Produktisto(j) Hugh Hefner
Scenaro Kenneth Tynan • Roman Polański
Loko de rakonto Skotlando
Muziko de Third Ear Band
Rolantoj Jon Finch • Francesca Annis • Terence Bayler • Bernard Archard • Sydney Bromley • Martin Shaw • Christine Paul-Podlasky • John Stride • Nicholas Selby • Stephan Chase • Keith Chegwin • Diane Fletcher • Richard Pearson • Maisie MacFarquhar • Elsie Taylor • Noelle Rimmington • Mark Dightam • Paul Shelley
Produktinta firmao Playboy
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr

Makbeto (Macbeth, konata ankaŭ kiel The Tragedy of MacbethRoman Polanski's Film of Macbeth) estas drama filmo de 1971 reĝisorita de Roman Polanski kunverkita de Polanski kaj Kenneth Tynan. Temas pri filmadaptaĵo de la samnoma tragedio de William Shakespeare, kiu rakontas la historion de senjoro de la Altaj Landoj kiu iĝas reĝo de Skotlando tra perfido kaj murdo. Jon Finch kaj Francesca Annis stelulas kiel la titoliga rolulo kaj lia edzino respektive, notindaj pro sia relativa juneco kiel aktoroj. Temoj pri historia ripeto, pli granda pesimismo kaj interna malbeleco en fizike belaj roluloj estis aldonitaj al la rakonto de Shakespeare de morala dekadenco, kiu estis prezentita en pli realisma stilo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Makbeto kaj Banquo, du gvidantoj de la armeo de Duncan, reĝo de Skotlando, revenas de venka kampanjo. Sur la erikejo, ili renkontas tri sorĉistinojn. Tiuj antaŭdiras por Makbeto titolon de Barono de Cawdor same kiel tiu de estonta reĝo de Skotlando dum por Banquo, reĝa deveno. Baldaŭ poste, du mesaĝistoj venas por informi Makbeton pri la honoro kiun la reĝo donis al li nomante lin Barono de Cawdor.

La deziro esti kronita tiam naskiĝas en Makbeto. Lia unua reago estas informi lian edzinon pri sia nekutima renkonto. Fronte al la manko de volo de Makbeto, Lady Macbeth instigas lin en la ideo murdi la reĝon, memorigante lin pri siaj unuaj ambicioj. Ili finfine mortigas Duncan en lia propra kastelo akuzante liajn gardistojn kiel murdintoj. Timigitaj pro la ideo esti akuzitaj pri la murdo sed ankaŭ pro timo suferi la saman sorton, la filoj de Duncan fuĝas al Anglio, lasante la tronon libera al Makbeto.

La timoj de Makbeto tiam igas lin ordigi pli da murdoj - precipe tiun de Banquo, kaj vidi la tri sorĉistinojn denove kiuj rakontas al li ne timi ajnan viron naskita de virino. Krome, lia regno nur estos en danĝero kiam la Bhirnam-arbaro komencu moviĝi. Ribelo ekestiĝas de la abomenaĵoj de la regado de Makbeto, kaj ĉi-lasta estas finfine murdita en kastelo de Dunsinane fare de Macduff, ŝirita de la utero de lia patrino trofrue kaj kies familio estis ekstermita je la ordonoj de la tirano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Jon Finch kiel Makbeto
  • Francesca Annis kiel Lady Macbeth
  • Martin Shaw kiel Banquo
  • Terence Bayler kiel Macduff
  • John Stride kiel Ross
  • Nicholas Selby kiel Reĝo Duncan
  • Stephan Chase kiel Malcolm
  • Paul Shelley kiel Donalbain
  • Maisie MacFarquhar kiel Unua Sorĉistino
  • Elsie Taylor kiel Dua Sorĉistino
  • Noelle Rimmington kiel Tria Sorĉistino
  • Keith Chegwin kiel Fleance
  • Diane Fletcher kiel Lady Macduff
  • Mark Dightam kiel la filo de Macduff
  • Bernard Archard kiel Angus
  • Sydney Bromley kiel Portisto
  • Richard Pearson kiel Doktoro
  • Bruce Purchase kiel Caithness
  • Ian Hogg kiel Unua Thane
  • Michael Balfour kiel Unua Murdinto
  • Andrew McCulloch kiel Dua Murdinto
  • Frank Wylie kiel Menteith
  • Andrew Laurence kiel Lennox
  • Noel Davis kiel Seyton
  • Alf Joint kiel juna Siward
  • William Hobbs kiel juna Siward

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]