Le Locataire
Le Locataire | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Locataire |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 24 maj. 1976, 26 maj. 1976, 11 jun. 1976, 20 jun. 1976, 20 aŭg. 1976, 8 okt. 1976, 7 nov. 1976, 11 nov. 1976, 14 mar. 1977, 25 mar. 1977, 16 apr. 1977, 2 maj. 1977, 18 aŭg. 1977, 8 sep. 1977, oktobro 1977, 6 okt. 1977 |
Ĝenro | horora filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko, drama filmo |
Kameraado | Sven Nykvist |
Reĝisoro(j) | Roman Polański |
Produktisto(j) | Hercules Bellville |
Scenaro | Roman Polański • Gérard Brach |
Filmita en | Parizo |
Muziko de | Philippe Sarde |
Rolantoj | Isabelle Adjani • Melvyn Douglas • Jo Van Fleet • Bernard Fresson • Lila Kedrova • Claude Dauphin • Shelley Winters • Roman Polański • Rufus • Jacques Monod • Michel Blanc • Josiane Balasko • Eva Ionesco • Claude Piéplu • Patrice Alexsandre • Gérard Jugnot • Héléna Manson • Albert Delpy • Bernard-Pierre Donnadieu • Florence Blot • André Penvern • Jacques Rosny • Jean-Pierre Bagot • François Viaur • Romain Bouteille • Louba Guertchikoff • Maïté Nahyr |
IMDb | |
Le Locataire [lelokaTE] estas franca drama filmo de 1976, reĝisorita de Roman Polanski. En la filmo stelulas Polanski mem, Isabelle Adjani, Melvyn Douglas kaj Shelley Winters. La filmon oni bazis sur la verko Le Locataire chimérique de Roland Topor, publikigita en 1964 ĉe Buchet/Chastel.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Trelkovsky, timida kaj silentema viro, vizitas disponeblan loĝejon por lupreni ĝin. Dum la vizito, la pordistino rakontas al li, ke Simone Choule, iama luprenantino, volis memmortigi sin sen videbla tialo, ĵetante sin el la fenestro de la loĝejo. Post la morto de tiu iama luprenantino, li translokiĝas tien. La diversaj loĝantoj aspektas tute trankvilaj kaj zorgemaj pri la respekteco de la loĝejaro. Li iĝas iom post iom paranoja kaj ekimagas, ke ĉiuj liaj najbaroj klopodas instigi lin al memmortigo.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Roman Polanski : Trelkovsky
- Isabelle Adjani : Stella
- Melvyn Douglas : monsieur Zy
- Shelley Winters : la pordistino
- Bernard Fresson : Scope
- Claude Dauphin : la edzo en la akcidento
- Jo Van Fleet : madame Dioz
- Rufus : Georges Badar
- Romain Bouteille : Simon
- Jacques Monod : la kafejisto
- Josiane Balasko : la oficistino
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Le Locataire (film) en la franca Vikipedio.